Ron-Robert Zieler
Ron-Robert Zieler | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1989 (34-jara) en Kolonjo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ron-Robert Zieler estas germana futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la 12-an de februaro 1989 en Kolonjo, do nun estas 34-jara. Laŭ stato de julio 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Hannover 96 - antaŭe li de 2008 ĝis 2010 profesie aktivis en la teamo de la britia klubo Manchester United, en kies junulaj teamoj li jam membris ekde la jaro 2005. Krome Ron-Robert Zieler ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la nacia teamo de sub-16-, sub-17, sub-18-, sub-19 kaj sub-20-jaruloj.
Matĉe en la ĉampionado de 2012 li rekoneblis per la ĉemiza numero "12". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ron-Robert Zieler – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|