Mesut Özil
| Mesut Özil | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Mesut Özil Mesut Özil | |||||
| Naskiĝo | 15-an de oktobro 1988 (37-jaraĝa) en Gelsenkirchen, | ||||
| Religio | islamo vd | ||||
| Etno | turkoj vd | ||||
| Lingvoj | germana • turka vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio Turkio | ||||
| Partio | Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (2025–) | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Amine Gülse (2019–) | ||||
| Amkunulo | Mandy Capristo (en) Mandy Capristo (en) Mandy Capristo (en) Amine Gülse (2017–) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | futbalisto | ||||
| Aktiva dum | 2006–22-a de marto 2023 vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Mesut ÖZIL (germana prononco [ˈmeːzʊt ˈœzɪl], turka prononco [ˈmesut ˈøzil]; naskiĝis la 15-an de oktobro 1988 en Gelsenkirchen) estas turkdevena germana futbalisto. Li ŝotas per sia maldekstra piedo.
Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo en 2009. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe de 2010 ĝis 2016 li rekoneblis per la ĉemiza numero "8", en tiuj de 2018 per la numero "10". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018.
De aŭgusto 2010 li ludas por la hispana klubo Real Madrid.
| ||||||
| ||||||
| ||||||
| ||||||
| ||||||

