Marvin Plattenhardt
Aspekto
| Marvin Plattenhardt | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de januaro 1992 (34-jaraĝa) en Filderstadt |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto (–2023) |
Marvin Plattenhardt - prononco [MA:vin PLAtnha:t], naskiĝis la 26-an de januaro 1992 en Filderstadt, do nun 34-jara - estas germana profesia futbalisto en matĉa pozicio de defendisto. En 2017 kaj 2018 li estis membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17- ĝis sub-21-jaruloj. Post partopreno en la junularaj teamoj de klubo 1. FC Nürnberg en Nurenbergo inter la jaroj 2008 kaj 2010 kaj kvar postaj plenkreskulaj jaroj en tiu klubo, li de 2014 ĝis 2023 estis profesia futbalisto de la klubo Hertha BSC en Berlino. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2018, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "2".
| ||||||

