Julian Draxler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Draxler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1993 (1993-09-20) (30-jaraĝa)
en Gladbeck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.julian-draxler.com/
vdr

Julian Draxler (prononco [JUlian DRAKSla], naskiĝis la  20-an de septembro 1993(nun 1993-09-20) en Gladbeck, do nun 30-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, tiujn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj de la Futbala Mondpokalo 2018. En la matĉoj de la nacia teamo de 2014 kaj 2016 li rekoneblis per la ĉemiza numero "14", en tiuj de 2018 per la numero "7". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de FC Schalke 04 en Gelsenkirchen (de la centro de lia naskiĝurbo ĝis la kluba stadiono estas eĉ ne 8 kilometroj, do kvankam oni dumvoje pasas urbolimon, la klubo nomeblas kvazaŭ "hejmurba").

la futbalisto en 2011