Jonas Hector

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonas Hector
Persona informo
Naskonomo Jonas Armin Hector
Naskiĝo 27-an de majo 1990 (1990-05-27) (33-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Ludwigsgymnasium Saarbrücken
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Jonas Hector - naskiĝis la  27-an de majo 1990(nun 1990-05-27) en Saarbrücken, do nun 33-jara - estas germana profesia futbalisto en matĉa pozicio de defendisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de loka klubo SV Auersmacher en Sarlando inter la jaroj 1998 (tiam 8-jara) kaj 2009 kaj unu plenkreskula jaro en tiu klubo, li ekde 2010 estis profesia futbalisto de la klubo 1. FC Köln en Kolonjo. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "3".