Dezső Pattantyús-Ábrahám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Pattantyús-Ábrahám
Persona informo
Dezső Pattantyús-Ábrahám
Naskiĝo 10-an de julio 1875 (1875-07-10)
en Debrecen
Morto 25-an de julio 1973 (1973-07-25) (98-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Party of Independence and '48 • Independent Hungarian Democratic Party vd
Familio
Gefratoj Ernő Pattantyús-Ábrahám vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-ro P. ÁBRAHÁM Dezső [abraham deĵo] (plennome Pattantyús-Ábrahám Dezső, nobela antaŭnomo: danckai (de Dancka)) (naskiĝis la 10-an de julio 1875 en Ungvár, mortis la 25-an de julio 1973 en Budapeŝto) estis advokato, politikisto, komence en sendependeca partio, poste burĝa demokrata partio, parlamentano inter 1906-18 kaj 1947-48, jura (1919, en registaro de Mihály Károlyi, poste internafera ŝtatsekretario en la registaroj de Friedrich kaj Huszár (1919-20). Li estas pli maljuna frato de verkisto Ernő Pattantyús-Ábrahám.

Li laboris de 1920 ĝis 1944 kiel advokato. En novembro de 1944, la hungaraj faŝistoj kaptis lin kiel ostaĝon kaj kunportis al Germanio. Li liberiĝis kaj hejmenveturis en septembro de 1945. Post tio, li iĝis kunfondinto de la Hungara Libereca Partio. Li iĝis parlamentano en 1947-1949 sur listo de partio de István Balogh nome Sendependa Hungara Demokrata Partio. Li retiriĝis el la politiko en 1949 kaj la komunistoj deportis lin en 1951 al Tarcal. Ĉar li aktive partoprenis en 1956 en refondigo de la Libereca Partio, dum la hungara revolucio de 1956. Oni pridemandis lin en 1957, poste avertis lin. En la 1960-aj jaroj, li havis kontaktojn kun britaj kaj usonaj diplomatoj, pro tio la komunista polico atentigis lin en 1969. Li estis advokato ĝis 1958. La polico ĉesigis lian kaŝobservadon du jarojn antaŭ lia morto, en marto de 1971.