Juan Vitalio Acuña Núñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Vitalio Acuña Núñez
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1925 (1925-01-27)
en Media Luna
Morto 31-an de aŭgusto 1967 (1967-08-31) (42-jaraĝa)
en Bolivio
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Juan Vitalio Acuña Nuñez, «Vilo» aŭ «Joaquín» (1925-1967) estis kamparano de la zono de Purial de Vicara, montareto de la Sierra Maestra. Li estis unu el la kamparanoj kiu helpis la ribelulojn estratajn de Fidel Castro, kiam ili estis luktante kontraŭ la registaro de Batista. Post la venko de la Kastrisma revolucio li akompanis al Che Guevara por iniciati gerilan revolucion en Bolivio, sed tie li trafis la morton.

Li naskiĝis la 27an de januaro de 1925 en bieneto de sia avo kaj kie lia patro, Jesús Acuña, formis familion kun Lydia Núñez. Li loĝis en malriĉa kabano de kamparanoj. Li ne multe iris al la lernejo ĉar devis helpi la patron ĉefe dum la rikoltado de kafo kaj sukerkano. Tuj kiam li eksciis pri la elŝipiĝo de la kastristoj, li decidis aliĝi al ili, tiel la 24-a de aprilo de 1957 eliris serĉe de la gerilanoj kaj tiuj eklernis el Fidel, Raúl kaj Che, kiu kiel kuracisto devis zorgi pri la vunditoj dum la batalo de El Uvero, dum Juan Acuña kiel konanto de la teritorio helpis lin. Ĉar li pruvis sian konon de la agado kaj la zono Che konfidi lin la regadon de avangarda roto kaj en julio de 1957 Fidel Castro ascendigis ne Che al rango de komandanto kaj na Vilo al tiu de leŭtenanto.

Vilo Acuña partoprenis en la bataloj de El Uvero, El Hombrito, Mar verde, Oro de Guisa, Las minas. En la batalo de Pino del Agua li salvis la vivon al Camilo Cienfuegos, kiam tiu estis vundita. Li preparis transportilon kaj ŝarĝis li sola ĝis La Pata de la Mesa la vunditan korpon de la gerilano. Poste li iĝis kapitano kaj poste komandanto de sia propra kolumno en la ariergardo de la ribela armeo de Sierra Maestra. En 1959 triumfas la Kuba Revolucio. Fidel eniras en Havanon la 8-an de januaro kaj Vilo Acuña akompanas lin.

Post la venko Acuña prepariĝas kiel politika dirigento, sed ne elposteniĝas. En 1966 Che rekrutas lin por sia gerila aventuro en Bolivion, kie Acuña respondecos pri la zorog de ariergardo kie estas vunditoj kaj amikino de Che nome Tamara Bunke. La 31-an de aŭgusto de 1967 lia roto suferis embuskadon pro perfido de la gvida kamparano kaj li mortis pafita trapasanta riveron kune kun Tamara Bunke, alinome Tania.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]