Saltu al enhavo

Božidar Vančik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Božidar Vančik
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 23-an de majo 1970 (1970-05-23) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Jugoslavio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Božidar Vančik (naskiĝis 1909 - mortis la 23-an de majo 1970) estis jugoslava kroata esperantisto, delegito en Varaždin.

Li estis elstara poeto, tradukisto kaj lingvisto, konata en Kroatujo ankaŭ ekster la Esperanto-Movado. Li kontribuis ĉefe al Literatura Mondo, Internacia Kulturo kaj La Suda Stelo, kaj de du lastaj li estis kunredaktoro.

En la urbo Varaždin troviĝas ZEO: la strato Božidar Vančik[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. NAŠICE: Strato de Mavro Špicer en Pasporto tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj en Kroatio, p. 48