Saltu al enhavo

Entablemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entablemento de Dorika ordo.
Entablemento de Korinta ordo.

Konstruarto > arkitekturo > konstruaĵo > fasado > entablemento


Entablemento estas parto de konstruaĵo, kiu sin apogas sur la supro de kolonoj kaj ilin kunligas. Ĝi konsistas el arkitravo, friso kaj kornico, kaj duarangaj elementoj estas triglifoj, metopoj, muteloj...

Laŭ Francisko Azorín Entablemento estas Supra parto de la klasikstilaj konstruaĵoj, konsistanta ordinare el arkitrabo, friso k. korniso [tiele].[1] Kaj li indikas etimologion el la latina en + tabula (tabulita).[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
  2. Azorín, samloke.