Adolphe Yvon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolphe Yvon
Persona informo
NomoAdolphe Yvon
Dato de naskiĝo30-a de januaro 1817
NaskiĝlokoEschviller
Dato de morto11-a de septembro 1893
MortolokoParizo
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupopentristo
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
InfanoMaurice-Adolphe Yvon [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOficiro de la Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Adolphe Yvon (naskiĝis la 30-an de januaro 1817 en Eschviller, mortis la 11-an de septembro 1893 en Parizo) estis franca pentristo

Laŭ aliaj fontoj lia naskiĝdato estis la 1-a aŭ la 12-a de februaro. Naskiĝurbo estis la franca urbo Eschwiller en Loreno. Li mortis la 11-an de septembro 1893 en Parizo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Yvon estis lernanto de la pentristo Paul Delaroche. En la jaro 1843 li faris studvojaĝon al Rusio. Pro tio multaj pentraĵoj rilatas al tiu vojaĝo. En la jaro 1855 li partoprenis kiel oficiala militpentristo de la franca registaro en la Krimea milito. Yvon havis filon, kiu naskiĝis je la 8a de aŭgusto 1857 en Parizo. En 1883 Yvon fariĝis profesoro ĉe la politeknika lernejo en Parizo.