August Pfeiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Pfeiffer
August Pfeiffer, kuprogravuraĵo el 1697
August Pfeiffer, kuprogravuraĵo el 1697
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1640 (1640-10-27)
en Lauenburg
Morto 11-an de januaro 1698 (1698-01-11) (57-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr
Katekismo de August Pfeiffer

August PFEIFFER (* 27-an de oktobro 1640 en Lauenburg/Elbe; † 1698 en Lübeck) estis germana luterana, orientisto, edifoverkisto kaj superintendanto de la urbo Lübeck.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte kiel filo de impostisto, August Pfeiffer studis post sia lernejotempo ĉe Gimnazia Johanneum je Hamburgo en la universitato je Wittenberg. Tie li studis ĉe Abraham Calov kaj Johann Deutschmann kaj jam en 1649 fariĝis magistro. En 1665 li estis nomumita profesoro pri orientaj lingvoj, sed en 1671 li akceptis vokitecon kiel pastro en duklando Oels en Silezio, komence en Medzibor kaj poste en Stroppen ĉe Breslau. Tie Andreas Acoluthus fariĝis lia lernanto.

En 1675 li revenis al Saksio, fariĝis pastro ĉe kanonikejo Sankta Afra en Meißen kaj en 1681 ĉefdiakono ĉe Thomas-preĝejo en Lepsiko kaj en 1684 profesoro por hebrea lingvo ĉe la teologia fakulato de la Universitato de Lepsiko.

En 1689 la konsilantaro de la regna urbo Lübeck vokis lin kiel superintendanto, ligita kun posteno de predikanto parokestro ĉe la preĝejo Sankta Maria. Same kiel siaj antaŭuloj, inter ili Meno Hanneken, li defendis en ĉi tiu posteno konsekvence la vidpunkton de la luterana ortodoksio kaj kontraŭbatalis ĉiujn specojn de pietismo.

Aktiveco[redakti | redakti fonton]

Pfeiffer validis kiel fama orientisto siatempa kaj kiel grava, kvankam pridisputata defendanto de la luterana ortodoksio.

Kiel junulo ankoraŭ simpatianta kun la mistika spiritualismo de Christian Hoburg, jam kiel studento li deturnis sin komplete de tio sub la influo de siaj profesoroj. Li akcentis la kredon de la ĝusta kaj la antaŭrangan pozicion de la ortodoksa luteranismo kaj kontraŭ la romkatolikismo (Luteranismo pli ol Lutero) kaj ankaŭ kontraŭ la pietistoj, je kio li komencis multjaran konflikton kun Philipp Jacob Spener pri la kristana espero.

La presaĵoj de la predikoj de Pfeiffer (kiuj tamen nur kondiĉe respegulas lian veran predikostilon) vekas la impreson pri klera, sed seka ortodoksisto. Liaj predikoj similis pli al kleraj prelegoj; ili konsistis el multnombro da bibliaj kaj historiaj referencoj, proponis tamen nur malmultan vivorealecon.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

La ampleksa literatura verkaro de Pfeiffer cirkulas je tri pezocentroj: ekzegezaj kaj orientalismaj studoj, polemikaĵoj kaj edifaj traktaĵoj. Se ankoraŭ Schimmelpfennig opiniis en Allgemeine Deutsche Biographie, ke la kleraj verkoj de Pfeiffer estas „treege pli gravaj ol liaj polemikaj kaj asketismaj traktaĵoj“, nun dominas la opinio, ke li havis plej grandan postefikon per siaj edifaĵoj.

Mencio de tri traktaĵoj de Pfeiffer sur la titolfolio de Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach

Li validas kiel unu el la teologoj, kiuj grave stampis kredon kaj pensadon de Johann Sebastian Bach. Verkoj de Pfeiffer troviĝas en la teologia biblioteko de Bach, kaj sur la titolpaĝo de Clavier-Büchlein por Anna Magdalena Bach (1722) Bach notis la mallongigitajn titolojn de tri traktaĵoj de Pfeiffer:

  • Ante Calvinismus
  • Christen Schule item
  • AntiMelancholicus

Bach uzis la ĥoralon de Pfeiffer So gibst du nun, mein Jesus, gute Nacht (origine 24 strofoj), kiu en 1694 estis enigita en la dresdenan kantaron, en BWV 412 kaj 501.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurtzer Bericht/ Von Des weyland Hoch-Ehrwürdigen ... Herrn D. Augusti Pfeiffers/ Weitberühmter Theologi, und der Lübeckischen Kirchen ... Superintendenten/ Geburt/ geführten Leben/ und Seeligen Tode. Lübeck 1698 (Digitalisat)
  • Wolf-Dieter Hauschild: Kirchengeschichte Lübecks. Lübeck 1981, S. 312.345f
  • Robin A. Leaver: Bachs Theologische Bibliothek: eine kritische Bibliographie (= Beiträge zur theologischen Bachforschung, Band 1). Hänssler, Neuhausen-Stuttgart 1983, ISBN 3-7751-0841-6
  • Johannes Wallmann: Art. Pfeiffer, August. In: Religion in Geschichte und Gegenwart. 4. Auflage, Band 6, 2003, Sp. 1231.
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Band 5, R 4117
  • Adolf Schimmelpfennig: Pfeiffer, August. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Bd. 25, Duncker & Humblot, Leipzig 1887, S. 631 f.
  • Pfeiffer, August. In: Zedlers Universal-Lexicon, Band 27, 1741, Spalte 1337–1340.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. So gibst du nun, mein Jesu, gute Nacht, ekstraktita la 14-an de marto 2010
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « August Pfeiffer » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3314145 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)