Ghazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ghazan
Persona informo
غازان خان
غازان پسر ارغون
Naskiĝo 5-an de novembro 1271 (1271-11-05)
en provinco Mazandarano
Morto 11-an de majo 1304 (1304-05-11) (32-jaraĝa)
en Kazvin
Tombo Tabrizo vd
Religio islamobudhismo vd
Etno Mongoloj vd
Lingvoj mongola vd
Ŝtataneco Ilĥanlando vd
Familio
Dinastio Ĝingisidoj • Q12839171 vd
Patro Arghun vd
Gefratoj Öljaitü vd
Edz(in)o Kokeĉin vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ghazan (centre) naskiĝis kaj edukiĝis kiel kristano, studis budhismon kaj islamaniĝis atinginte la tronon

Mahmud Ghazan (1271-1304) (mongole: Газан, ĉine: 合贊, foje konata kiel Casanus de la okcidentanoj) estis la sepa reganto de la Ilĥanato de la Mongola Imperio en nuntempa Irano de 1295 ĝis 1304. Li estis la filo de Arghun kaj Quthluq Ĥatun, daŭrigante la vicon de regantoj kiuj estis rektaj posteuloj de Ĝingis-Ĥano. Konsiderita kiel la plej elstara el la ilĥanoj, li estas plej konata pro la politika konvertiĝo al Islamo en 1295 kiam li prenis la tronon, markante turnopunkton por la reganta religio de mongoloj en Mezazio. Lia ĉefa edzino estis Kokeĉin, mongola princino sendita de Kublaj-Ĥano, kaj eskortita de la mongola ĉefurbo ĝis la Ilĥanato fare de Marko Polo.

Militistaj konfliktas daŭris dum la regado de Ghazan inkluzive de milito kontraŭ la egiptaj mamelukoj por la kontrolo de Sirio, kaj bataloj kontraŭ la mongola Ĉagataj-Ĥanato. Ghazan ankaŭ traktis diplomatiajn kontaktojn kun Eŭropo, daŭrigante la malsukcesajn provojn de siaj antaŭuloj je formado de franca-mongola alianco. Viro de alta kulturo, Ghazan parolis multajn lingvojn, havis multajn ŝatokupojn, kaj reformis multajn elementojn de la Ilĥanato, precipe la normigado de la valuto kaj la financa politikon.