Sérgio Cabral Filho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sérgio Cabral Filho
Persona informo
Naskonomo Sérgio de Oliveira Cabral Santos Filho
Naskiĝo 27-an de januaro 1963 (1963-01-27) (61-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater UniverCidade
Partio PMDB (1980-1992)
PSDB (1992-1999)
MDB (1999-nuna)
Familio
Patro Sérgio Cabral vd
Edz(in)o Susana Neves (1986-2001)
Adriana de Lourdes Ancelmo (2004-2011)
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en Braziljo vd
Blazonon

61-a Guberniestro de Rio-de-Ĵanejrio

Dum 1-a de januaro 20073-an de aprilo 2014
Antaŭulo Rosinha Garotinho
Sekvanto Luiz Fernando Pezão
Blazonon

Senatano

Dum 1-a de januaro 200315-a de Decembro 2006
Blazonon

Deputito de Rio-de-Ĵanejrio

Dum 1-a de februaro 19911-a de februaro 2003
Membro de MDB
Dum 1999 –
Arestita
Dum 17-a de novembro 2016
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cabral Filho en sia lasta Senata Kunsido, kune al sia kolegino Ideli Salvatti, el partio (PT).
Foto: Wilson Dias/ABr.

Sérgio de Oliveira Cabral Santos Filho (Rio de Ĵanejro, 27-a de januaro, 1963),estas politikisto kaj ĵurnalisto, iama reganto de la ŝtato Rio-de-Ĵanejrio, nuntempe en malliberejo pro korupto. Lia kondamno atingas pli ol 280 jarojn. Cabral estis citita de "Revista Época" kiel unu el la 100 plej influaj brazilanoj en 2009.[1]

Filo de ĵurnalisto Sérgio Cabral, unu el la fondantoj de O Pasquim, Sérgio Cabral Filho estas ankaŭ ĵurnalisto, kiu studis je la universitato Faculdade da Cidade, nuntempe nomata (UniverCidade).

Politikista Kariero[redakti | redakti fonton]

Li eniris politikon je la komenco de la 1980-aj jaroj, en la Junularo de la partio PMDB. Je 1982, li laboris por la kandidateco de lia patro Sérgio Cabral al Urba Konsilantaro. En 1984, li laboris kiel kunordiganto de la Komitato Pedro Ernesto, apogante al Tancredo Neves. En marto, 1987, li eniris publikan vivon, fariĝante Operacia Direktoro de TURISRIO – Turisma Kompanio de la Ŝtato Rio de Ĵanejro - dum la guberniestrado de Moreira Franco.[2]

Balotado por urbestro de Rio[redakti | redakti fonton]

Je 1992, Sérgio Cabral fariĝis urbestr-kandidato de partio PSDB. Profitante la grandan popularakceptadon de la tiam urbestro Marcello Alencar, kaj mal-akceptado al Leonel Brizola en ŝtata guberniestro, Cabral lanĉis sloganon "Mi deziras esti nova Marcello, sen Brizola por malhelpi". Sed li finis en la lastaj lokoj, pro manko de gravaj apogoj.

En 1996, li denove kandidatiĝis por esti urbestro de Rio de Ĵanejro, sed denove perdis, nun en la dua vicbalotado.

En 2001, Sérgio Cabral Filho estis preskaŭ kandidato de PMDB al urbestro de Rio, tamen preferis apogi kandidaton Luiz Paulo Conde de PFL.

Deputito[redakti | redakti fonton]

Dum la balotado je 1990, li estis elektita kiel ŝtata deputito de Rio de Ĵanejro per 12,000 voĉdonoj, kaj estis re-elektita en la du sekvantaj balotadoj, de 1994 kaj 1998.[3]

En 1994, dum li ekis sian novan mandaton kiel ŝtata deputito per partio PSDB, sama partio de la ĵus-elektinta Marcello Alencar, Sérgio Cabral Filho estis re-elektita kiel prezidanto de Leĝa Asembleo de Rio de Ĵanejro, ofico pri kio li laboris ĝis 2002. Dum ĉi-balotado, li gajnis 125 mil voĉdonojn, kaj fariĝis la plej-voĉdonata kandidato de Rio de Ĵanejro en tiu jaro. Tio ebligis lin gajni la oficon de Prezidanto de la Deputitoj en la jaroj 1995, 1997, 1999 kaj 2001.[4]

Tuj en la komenco de 1995, li kreis aŭditorecon en Alerj, kiu rezultis en la kreado de la unua salajra tegmento en brazila historio. Ankoraŭ en la prezidanteco de Alerj, Cabral finigis privilegian emeritiĝon de parlamentanoj.[2]

En 1999, Sérgio Cabral Filho revenis al partio PMDB, kaj, ankoraŭ kiel Prezidanto de ALERJ, alproksimiĝas al la tiama gubiernestro de la ŝtato de Rio de Ĵanejro, Anthony Garotinho.

Senatano[redakti | redakti fonton]

En 2002, li estis elektita kiel senatano por la ŝtato Rio de Ĵanejro, aliance al Rosinha Garotinho (edzino de Anthony Garotinho), kiu fariĝis guberniestrino. Li gajnis 4,2 milionojn da voĉdonoj en ĉi tiu balotado.[4]

Kiel senatano, Cabral klopodis aprobi la Regularon por Maljunuloj,[4] kaj ankaŭ estris la Komision por Maljunuloj.[3]

Sérgio Cabral Filho rezignis sian mandaton kiel senatano por fariĝi guberniestro de Rio de Ĵanejro, kaj estis anstataŭigita en la Senato per sia dua anstataŭiganto, Paulo Duque, ĉar sia unua anstataŭiganto, Regis Fitchner, fariĝis estro de la Ŝtata Civitana Domo.

Guberniestro[redakti | redakti fonton]

Je la 29-a de oktobro, 2006, apogita de la eks-guberniestroj Anthony kaj Rosinha Garotinho, Sérgio Cabral Filho estis elektita kiel guberniestro de Rio de Ĵanejro per la partio PMDB, kune al Luís Fernando de Sousa, kun 5.129.064 voĉdonoj (68% de la tut-ŝtata voĉdonaro), venkante Denise Frossard el partio PPS.

Li fariĝis guberniestro de Rio de Ĵanejro je la 1-a de januaro, 2007.

En oktobro 2010, li estis re-elektita kiel guberniestro, kun pli ol 66% de la voĉdonoj.[5]

Efektiviĝo de la mandato[redakti | redakti fonton]

Kiel guberniestro de Rio-de-Ĵanejrio, Sérgio Cabral laboris pli en la areoj de Sano kaj Sekureco. Por la sano-areo ĝi kreis Krizhelpajn Unuojn (UPAs), kiuj helpis malplenigi publikajn hospitalojn. La UPAoj estis kopiitaj de la nacia registaro kaj eĉ de aliaj landoj. En la kampo de Sekureco, la kreado de UPP-oj (Pacaj Policaj Unuoj) reduktis kriman agadon en regionoj antaŭe estritaj de drogkomercistoj. En la favelo Cidade de Deus, murdo kaj ŝtelo estis inter tiuj, kiuj malkreskis. La rezultoj de la pacemaj politikoj de guberniestro Sérgio Cabral estis laŭdataj eĉ de la New York Times, konsiderata unu el la plej influaj ĵurnaloj en la mondo.[6]

Kun malalta populareco (12%), Cabral eksiĝis la 3-an de aprilo 2014[7]

Korupto[redakti | redakti fonton]

En 2016 li estis arestita en Operacio Lava Jato kaj fariĝis akuzito pro pasiva korupto, lavado de mono kaj evasio de fremdaj valutoj. Dum la sekvaj jaroj, pli multaj krimoj estis malkovritaj, lia palaco estis vendita kaj li estis kondamnita al 280 jaroj.[8][9]

Li estas nuntempe malliberigita en Rio-de-Ĵanejrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]