Emilio Castelar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Castelar
Persona informo
Emilio Castelar
Naskiĝo 7-an de septembro 1832 (1832-09-07)
en Kadizo
Morto 25-an de majo 1899 (1899-05-25) (66-jaraĝa)
en San Pedro del Pinatar
Tombo San Isidro Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Partio Partio Demokratia vd
Subskribo Emilio Castelar
Familio
Gefratoj Concha Castelar vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistohistoriisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emilio Castelar y Ripoll (Kadizo, 7-a de septembro de 1832San Pedro del Pinatar, Murcio, 25-a de majo de 1899) estis politikisto kaj verkisto hispana, estis Prezidento de la registaro de la Unua Hispana Respubliko.

La patro estis ekzilita en Ĝibraltaro akuzita je "afrancesado" (franceca) en epoko de Fernando la 7-a kaj li mortis kiam la filo ankoraŭ estis sepjaraĝa. La juna Emilio Castelar multe legis, studis mezlerneje en Alikanto kaj poste juron kaj filozofion en la Universitato de Madrido, kune kun homoj kiuj estos liaj politikaj kontraŭantoj kiaj Antonio Cánovas del Castillo; li diplomiĝis en juro kiam li estis 20jaraĝa kaj doktoriĝis post unu jaro (1853-54), kaj profesoris por Filozofia Historio kaj Kritiko de Hispanio (1857).

Li estis ankaŭ ĵurnalisto. Li estis partiano de la respublikanismo sed pli modere ol la pli radikala frakcio de Francisco Pi y Margall. Li akre kritikis la ĝeneralan sintenon de la reĝimo kaj eĉ la personan konduton de la reĝino Isabel la 2-a. Pro tio li suferis persekutadon. Partoprenis en la Revolucio de 1868 kaj eĉ poste li pludefendis la starigon de la respublika sistemo ĝis kiam oni adoptis la sistemon de la Unua Hispana Respubliko. Jam en tiu epoko li famiĝis pro sia bonkvalita oratorio.

En la respublika reĝimo li estis ministro kaj tiele li adoptis politikon por la nuligo de la nobelaj titoloj aŭ por la abolicio de la sklaveco en Puerto Rico. Li iĝis eĉ Prezidento de la Respubliko kaj klopodis estri la militajn operaciojn defende de la reĝimo, sed dimisiis post perdi voĉdonon en la Parlamento kaj kiam oni estis voĉdonante por nova prezidento, okazis la puĉo de la generalo Manuel Pavía, kiu malfermis vojon al la Burbona restaŭrado en Hispanio.