Kai Winding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kai Winding
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1922 (1922-05-18)
en Arhuzo
Morto 6-an de majo 1983 (1983-05-06) (60-jaraĝa)
en Yonkers
Mortokialo cerba kancero
Ŝtataneco Usono
Alma mater Stuyvesant High School
Familio
Infano Jai L. Winding
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://bjbear71.com/Winding/Kai.html
vdr
Kai Winding, Don Lamond kaj Bubba Kolb

Kai Chresten WINDING (* 18-an de majo 1922 en Arhuzo, Danujo; † 6-an de majo 1983 en Yonkers, Nov-Jorkio) estis usona ĵaztrombonisto dan-devena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familio de Winding elmigris en 1934 en Usonon. Li komencis sian muzikisto-karieron en 1940 kaj ludis unue ĉe Sonny Durham kaj ĉe Alvino Rey (1941). Post dungitecoj en la bandoj de Shorty Allen, Benny Goodman (1945–46), Stan Kenton (1946–47) kaj Charlie Ventura (1947–48) kaj Tadd Dameron (1948–49) li estris bandeto kun Buddy Stewart kaj partoprenis je la sonregistrado de Birth-of-the-Cool de Miles Davis, por labori poste kun Gerry Mulligan. Post laboro ĉe radio kaj televido li laboris de 1954 ĝis 1956 kun J. J. Johnson kiel dua trombonisto en kvinteto, kiu fariĝis tre populara. Post pluaj muzikaj eksperimentoj komencitaj en la ensemblo Jazz Composers Workshop kun septeto, en kiu ludis krom ritmosekcio kvar trombonistoj (krome ankaŭ Willie Dennis kaj Bennie Green), kiun li estris ĝis 1960, li laboris kiel studiomuzikisto en Novjorko. Tiutempe li jam okupiĝis pri la utiligo de elektronaj rimedoj en blovensemblo. En 1962 Winding fariĝis muzika direktisto de la Playboy Clubs de Hugh Hefner . Konsilite de produktisto Creed Taylor li sonregistris tiutempe kelkajn diskojn kun ĵazeca popmuziko, ekz. More kun la titolmelodio de la filmo Mondo Cane laŭ aranĝo de Claus Ogerman. Sekve li denove kunlaboris kun J. J. Johnson, prezentis kursojn kaj koncertojn. Komence de la 1970-aj jaroj li partoprenis du koncertvojaĝojn kun la Gigantoj de ĵazo (Dizzy Gillespie, Sonny Stitt, Thelonious Monk, Al McKibbon kaj Art Blakey). Fine de la 1970-aj jaroj Kai Winding formis kune kun la trombonistoj Bill Watrous, Albert Mangelsdorff kaj Jiggs Whigham la grupon Trombone Summit, kun kiu li en 1980 sonregistris por la germana diskeldonejo MPS. En 1980 li ludis en bandeto kun Curtis Fuller.

Winding estis unu el la unuaj trombonistoj, kiuj sukcese komencis bibopon; li tamen ankaŭ restis ligita al la svingo kaj estis aliaflanke serĉanta ampleksigojn en modernĵazo. Kompare kun J. J. Johnson lia sono sur la trombono estas pli raŭka. Li ankaŭ sonregistris kun Neal Hefti, kantensemblo Kirby Stone Four, kantistoj Anita Kerr Singers kaj Chubby Jackson.

(De maldekstre:) Eddie Safranski, Kai Winding, Stan Kenton, Pete Rugolo kaj Shelly Manne, proks. januaro 1946. Foto de William P. Gottlieb.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kai Winding » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3457187 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)