Juktesvar Giri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juktesvar Giri

Sri Juktesvar Giri (naskiĝis la 10-an de majo 1855 en Serampore, Okcident-Bengalo, mortis la 9-an de marto 1936 en Puri, Oriso) – barata jogano, svami (respondas al kristana patro) de la ordeno Giri, spirita majstro de Paramahanso Jogananda, veda astrologo. Lia guruo estis Lahiri Mahasaja. Juktesvar ricevis de sia disĉiplo titolon: "Ĝnjanavatar", kio signifas "malsupreniĝo (avataro) de saĝeco (ĝnjana)".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sri Jukteswar naskiĝis kiel Priyanath Karar. Liaj gepatroj estis Ksethranath Karar kaj Kadambini Karar. Lia patro mortis frue. Priyanath studis ĉe Christian Missionary College en Serampore, kie komencis interesiĝi pri Biblio.

Li edziĝis kaj naskigis filinon. Post kelkaj jaroj lia edzino mortis. Iom poste li aliĝis al la ordeno de svami el la tradicio Giri.

En 1884 renkontis sian guruon – Lahiri Mahasaj, kiu inicis lin en krijajogo.

En 1894 Sri Juktesvar renkontis Mahawataron Babaĝi dum religia festo kumbhamela en Allahabad. Li petis lin verki libron por kompari sanktajn librojn de kristanismo kun hinduismo. La saman jaron finis la libron kaj titolis ĝin Kaivalja darŝanam, kies ĉefa temo estas komparo de instruo de kristanismo kaj hinduismo. Analogie al Jogasutroj de Patanĝali ĝi konsistas el kvar ĉapitroj kun sutroj kaj komentarioj.

Sri Juktesvar verkis plurajn libroj pri klerigado.

En 1903 establis aŝramon en Puri, en la barata ŝtato Oriso.

Li mortis en sia aŝramo la 9-an de marto 1936. Tie troviĝas lia templo de mahasamadhio (tombo) .

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sri Juktesvar Giri aperas surkovrile de la albumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de la muzika grupo The Beatles en la maldekstra-supra angulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]