Sammy Price

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sammy Price
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1908 (1908-10-06)
en Honey Grove
Morto 14-an de aprilo 1992 (1992-04-14) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • pianisto
vdr
Price (malantaŭe) kun Wilbur De Paris (maldekstre), Sidney De Paris, Eddie Barefield kaj Charlie Traeger, Jimmy Ryan's (klubejo), Novjorko, proks. julion de 1947. Foto: William P. Gottlieb..

Samuel Blythe Price, nomita Sam aŭ Sammy, (* 6-an de oktobro 1908 en Honey Grove en Teksaso; † 14-an de aprilo 1992 en Novjorko) estis usona pianisto de ĵazo (svingo), bluso kaj bugio.

Price studis pianon en Dallas kaj estis je la komenco de sia kariero ankaŭ kantisto kaj dancisto en la bando de Alphonse Trent (de 1927 ĝis 1930). Unuafoje li surdiskigis en 1929 („Sammy Price and his Four Quarters“). Li estis poste kelkajn jarojn en Kansasurbo kaj poste en Ĉikago kaj Detrojto. En 1938 li fariĝis dompianisto ĉe Decca en Novjorko, kie li akompanis i.a. la bluskantistinojn Sister Rosetta Tharpe kaj Trixie Smith. En la 1940-aj jaroj li direktis sian propran bandon „Texas Blusicians“ (i.a. kun Don Stovall kaj Emmett Berry), kiuj ankaŭ iam surdiskigis kun Lester Young. Krome li ludis regule en la klubejoj de la 52-a Strato kaj en muzikaloj. En 1948 li ludis sur la ĵazfestivalo en Nico kun Mezz Mezzrow. En 1951 li denove estis en Teksaso. En 1954 li estis en Novjorko kaj akompanis la kantistojn Mahalia Jackson kaj Jimmy Rushing. Li ludis ankaŭ kun ritmenblusaj bandoj. En 1955/6 li koncertvojaĝis kun propra bando tra Eŭropo. Post tio li estis ĝis 1967 kunmuzikisto de Red Allen. Poste li ludis en Roosevelt Hotelo en Novjorko kaj meze de la 1970-aj jaroj en restoracio kun muzika orientiĝo je novorleana ĵazo, la Crawdaddy Restaurant en Novjorko, kie li ankaŭ prezentis ekz. kun Benny Goodman kaj Buddy Rich. Price aktivis kiel muzikisto ĝis mallonge antaŭ sia morto.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]