J. C. Heard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
J. C. Heard, Novjorko, proks. julion de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

James Charles „J. C.“ Heard (* 8-an de oktobro 1917 en Dayton, Ohio; † 27-an de septembro 1988 en Royal Oak, Miĉigano) estis usona ĵaz-frapinstrumentisto.

J. C. Heard estis tre adaptiĝpova frapinstrumentisto, kiu partoprenis kaj multajn svingajn, bibopajn kaj ankaŭ ritmenblusajn improvizadkunsidojn kaj prezentis resp. surdiskigis kun tiel malsamaj muzikistoj kiel Gene Ammons, Sidney Bechet, Wardell Gray, Charlie Parker, Ike Quebec, Sarah Vaughan, Ben Webster kaj Lester Young.

Li ludis jam 14-jara frapinstrumentaron, komence en lokaj orkestroj, poste en la bandoj de Teddy Wilson (1939-41), Benny Carter (1941-42) kaj Cab Calloway (1942-45), intertempe duonan jaron en la bandego de Benny Goodman. Post 1946 li direktis ankaŭ propran ensemblon, kun kiu li prezentis en la novjorka Cafe Society kaj faris sonregistraĵojn por ŝelakdiskoj de Continental, estis membro de la bando de Erroll Garner, akompanis en 1952 Lesteron Young je ties disko Lester Young with the Oscar Peterson Trio kaj koncertvojaĝis en 1953 kun Jazz At The Philharmonic tra Eŭropo. En 1953 li pretertempe ekloĝis en Japanujo, kie li koncertis kun Toshiko Akiyoshi, en Filipinoj kaj en Aŭstralio. En 1958 li ludis kun JATP ĉe la ĵazfestivalo en Cannes kaj je la Internacia Ekspozicio en Bruselo. Samrjare li muzikis kun Roy Eldridge, Coleman Hawkins, Lester Young (kun la kvaropo de Oscar Peterson) kaj kun propraj bandoj. La plej konataj sonregistraĵoj, je kiuj kunlaboris J. C. Heard, estas „Congo Blues“ kaj „Slam Slam Blues“ de Red Norvo and His Selected Sextet[1] (kun Charlie Parker, Dizzy Gillespie, Teddy Wilson, Flip Phillips kaj Slam Stewart, 6-an de junio 1945). Kun Charlie Parker li surdiskigis je la 4-a de septembro 1945 ankaŭ la titolon „The Street Beat“ (kun Charles Thompson & His All Stars).[2]

En la jaro 1966 J. C. Heard ekloĝis Detrojton, kie li aktivis ankoraŭ ĝis meze de la 1980-aj jaroj kiel bandestro kaj mentoro por junaj muzikistoj. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li prezentis kun pluraj ĉiustelularoj en Eŭropo.

J. C. Heard ne estas konfuzenda kun basisto John Heard.

Selekta diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Red Norvo (and His Selected Sextet): The Modern Red Norvo (Savoy Records, 1945-50)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.jazzdisco.org Dial Records Discography: 1943-1951
  2. www.jazzdisco.org Diskografio de Charlie Parker
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko