Oldřich Nový

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldřich Nový
Persona informo
Oldřich Nový
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1899 (1899-08-07)
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 15-an de marto 1983 (1983-03-15) (83-jaraĝa)
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo tombejoj de Olšany vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Oldřich Nový
Familio
Edz(in)o Alice Wienerová vd
Profesio
Okupo pedagogo • reĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroaktoroscenaristo • operetkantisto • teatra reĝisoro vd
Aktiva en BrnoOstrava vd
Aktiva dum 1922 - 1980
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oldřich NOVÝ (7-an de aŭgusto 189915-an de marto 1983) estis eminenta ĉeĥa aktoro.

Oni tradicias, ke Oldřich Nový elkreskis en Brno, sed tio estas eraro. Tio estis pragano mamnutrigita de Vultavo, eĉ ĉi tie, kiam li flankenmetis metiateston de tipografisto, li komencis kiel amatoro, kabaretisto kaj ĥoristo. Nur post la unua mondmilito li foriris ĝis Ostrava kaj poste ĝis Brno, kie li agadis plenajn dek tri jarojn (19221935) kiel aktoro, reĝisoro kaj operestro. Unuafoje li renkontiĝis kun muta filmo, sed tio estis nenio por aktoro de lia stilo. Nur post dek du jaroj venis lia tempo, sed filmistoj konsideris lin de komence nur kiel opereta komiko kaj kantisto, kaj tial filmoj, en kiuj li rolis, ne respondis al lia talento kaj ili estis por li nur kolektado de spertoj.

Malkovrinto de Oldřich Nový estis aktoro Hugo Haas, kiu konfidis al li rolon en filmo Kamelo tra kudril-orelo. Kaj tuj poste Martin Frič konstruis sur lia komedia talento komedion Advokatino Věra. Nový poste rolas en filmoj, kie li prezentas diversspecajn personojn. Tia ĉi estas ankaŭ implikaĵo de lia plej sukcesa filmo, konversacia komedio Kristiano (kun Adina Mandlová kaj Nataša Gollová), kie li kreis du tute kontraŭajn karakterojn – malgranda oficisteto de vojaĝagentejo de tempo al tempo enkorpiĝas en elegantan mondulon. Kristiano estis komedio de eŭropa formato kaj Oldřich Nový fariĝis „ĉeĥa Chevaliero“. Samtempe tio estis komenco de sukcesa kunlaborado de geopo Nový – Gollová, kiu poste daŭrigis en tri pluaj filmoj (Evo faras stultaĵojn, Aminda homo, Hotelo Blua stelo). Nový post tiu ĉi sukcesa serio de inteligentaj komedioj, kiun plenigis filmo Valentino Bonkorulo, staris en kulmino de ŝatateco de spektantoj. Similajn sukcesojn li festis ankaŭ sur scenejo, kie li pripensite evoluigis ĝenron de moderna muzika teatro.

Oldřich Nový kaj Adina Mandlová

La milito tre tuŝis lin, arte kaj persone. Nový al fino de la milito propravole sekvis sian edzinon ĝis juda geto en Terezín kaj li rekte endanĝerigis sian vivon. Post la liberigo atendis lin, bedaŭrinde, jam nur unu granda filma rolo – nobla milionulo en parodio Ŝirmatino de ŝtelĉasisto. Filmoj, en kiuj li rolis en pli malfruaj jaroj, estas nur dekokto de liaj antaŭaj komedioj.

Oldřich Nový estis aktoro, kiu kapablis disdoni varmigajn rideton kaj pacon. Komune kun Vlasta Burian, Jiří Voskovec, Jan Werich kaj Hugo Haas li havas la plej grandan kvoton en evoluo de la ĉeĥa filma komedio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.