Eŭgeno Aisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Eŭgeno Aisberg
Persona informo
Aliaj nomoj Glacimonto • Sam O'var
Naskiĝo 10-an de septembro 1905 (1905-09-10)
en Odeso,  Rusio
Morto 4-an de oktobro 1980 (1980-10-04) (75-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioSovetunio
Familio
Patro David Aisberg
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistoverkisto
vdr
Internacia Radio Revuo

Eŭgeno Aisberg (origina nomo ruse Эжен (Евгений) Айсберг), pseŭdonomoj: «Glacimonto» kaj «Sam O'var»; naskiĝinta la 10-an de septembro 1905 jaro en Odeso (Rusia imperio); mortinta la 4-an de oktobro 1980 jaro en Parizo (Francio) estis rusa-franca esperantisto kaj inĝeniero, elmigrinta al Francio. Li estis honora membro de UEA, grandparte pro sia verko «Fine! Nun mi komprenas la radion!».

La verko aperis unue felietone en Internacia Radio Revuo, kiun li kun Pierre Corret fondis en 1925 jaro, poste en 1934 jaro en libroformo. Ĝi estas unu el la plej multe tradukataj Esperantaj originalaĵoj ĝis nun aperintaj, kun eldonoj en dudek naciaj lingvoj.

Filo de rusa profesoro kaj aŭstra patrino, li esperantistiĝis en 1919. Li faris multajn prelegojn, gvidadis kursojn kaj organizis ekspoziciojn. En 1925 li translokiĝis al Parizo. Multaj verkoj liaj pri radio, televido kaj elektroniko aperis en la franca. Li fondis plurajn fakajn revuojn pri radio kaj televido. Ekzemple li fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Li estis direktoro de la franca radiofako de la Internacia Instituo de mikrofonaj studoj. De post 1958 jaro, li estis prezidanto de la Internacia Unuiĝo de la Radioteknika kaj Elektronika Informado kaj honora membro de la Instituto de Elektraj kaj Elektronikaj Inĝenieroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]