Garvin Bushell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garvin Bushell
Sam Wooding kaj sia orkestro en 1925 je Berlino, Garvin Bushell (ekde dekstre la dua el la starantaj)
Sam Wooding kaj sia orkestro en 1925 je Berlino, Garvin Bushell (ekde dekstre la dua el la starantaj)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1902 (1902-09-25)
en Springfield
Morto 31-an de oktobro 1991 (1991-10-31) (89-jaraĝa)
en Lasvegaso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • hobojisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Garvin Bushell (* 25-an de septembro 1902 en Springfield (Ohio); † 31-an de oktobro 1991 en Las Vegas) estis usona ĵaz-aldosaksofonisto, klarnetisto, fagotisto kaj hobojisto de antikva ĵazo, svingo kaj moderna ĵazo. Li ludis kun Cab Calloway kaj Chick Webb kaj ankaŭ kun John Coltrane kaj Gil Evans.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Garvin Bushell, filo de kantinstruistino kaj de komponisto, studis en Ohio pianon kaj en Parizo, Novjorko kaj Berlino saksofonon, fagoton, hobojon kaj fluton. Li iris proks. 1920 al Novjorko kaj faris en 1921 unuajn sonregistraĵojn kun Johnny Dunn kaj Mamie Smith’ Jazz Hounds („Royal Garden Blues“). En 1923 ekestis pluaj sonregistraĵoj kun Perry Bradford. Kun la orkestro de Sam Wooding li vizitis Eŭropon kaj restis en ĉi tiu bando ĝis 1925. Ekde 1926 ĝis 1928 li estis membro de la orkestro de Cab Calloway, poste li ludis kun la bando Louisiana Sugar Babies, formaĵo de Jabbo Smith, Fats Waller kaj James P. Johnson. Kun ĝi li surdiskigis la unuan fagotsoloon de la ĵazhistorio. Pli malfrue li laboris kun Otto Hardwick kaj Fletcher Henderson (1935/36), poste lin dungis Chick Webb; li restis ĝis 1940 en la orkestro, kiun transprenis post la morto de Webb Ella Fitzgerald. En la jaro 1944 li surdiskigis kvar titolojn sub propra nomo. Ekde la 1950-aj jaroj li ĉefe laboris kiel muzikinstruisto, en 1950 li ludis fagoton en la Chicago Civic Orchestra. En 1959 li laboris ĉe Wilbur De Paris kaj en la revivigita orkestro de Fletcher Henderson. En la jaro 1961 li partoprenis gastmuzikiste ĉe sonregistradoj de John Coltrane; unue ĉe la kunsido por Africa/Brass, poste kiel membro de la sesopo kun Eric Dolphy (Live at the Village Vanguard, kiam oni registris je la 5-a de novembro la titolojn Spiritual kaj India. En aprilo de 1964 li kunlaboris ĉe la sonregistradoj de la orkestro de Gil Evans, kiam ekestis la titoloj "Hotel Me" kaj "Las Vegas Tango". Post mallonga restado en Porto-Riko Bushell ekloĝis en Lasvegaso, laborante tie kiel muzikinstruisto.

Bushell partoprennis ankaŭ la sonregistradojn de Bessie Smith (1930), Wild Bill Davison, Slim Gaillard (1940), Bunk Johnson, Ethel Waters kaj Rex Stewart. En 1988 aperis liaj vivmemoraĵoj "Jazz from the Beginning".

Kelkaj diskoj liaj[redakti | redakti fonton]

OKeh-ŝelakdisko de Mamie Smith kun Garvin Bushell: „Royal Garden Blues“ (1921)
  • John Coltrane: The Complete Village Vanguard Sessions (Impulse! Records, 1961)
  • Gil Evans Orchestra: The Individualism of Gil Evans (Verve Records 1963/64)
  • Slim Gaillard: 1939-1940 (Classics)
  • Bunk Johnson: Last Testament (Delmark Records, 1947)
  • Jabbo Smith: Ace of Rhythm (Topaz, 1927-38)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]