Darnell Howard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darnell Howard
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1905 (1905-07-25)
en Ĉikago
Morto 2-an de septembro 1966 (1966-09-02) (61-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Darnell HOWARD (* 25-an de julio 1905[1] en Ĉikago; † 2-an de septembro 1966 en San-Francisko) estis usona klarnetisto, violonisto kaj ĵaza aldosaksofonisto de novorleana ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Darnell Howard estis filo de muzikistoj kaj ludis jam en la aĝo de sep jaroj violonon kaj lernis poste ankaŭ klarneton kaj saksofonon. ankoraŭ kiel lernanto en 1912 li komencis ludi profesie kiel muzikisto. De 1913 ĝis 1916 i estis en la Ginger Orchestra de John H. Wickcliffe, en 1917 li iris al Novjorko kaj ludis en 1919 violonon ĉe W. C. Handy en Memphis (Tenesio), kun kiu li ankaŭ faris sonregistraĵojn. En 1921 li estis ĉe Charles Elgar kaj en 1923 li estis ĉe James P. Johnson kaj iris kun ties revuo Plantation Days al Eŭropo. En 1924 li denove estis en Eŭropo kun la Singing Syncopators. Post ĉi tiu koncertvojaĝo li iris al Ĉikago, por ludi en 1925/26 ĉe King Oliver en ties bando Dixie Syncopators. Krome li ludis kun Carroll Dickerson kaj Erskine Tate kaj estis en Ŝanhajo kun la New York Singing Syncopators (li ludis tie ankaŭ kun Teddy Weatherford). En 1928 li estis en la bando Dixielanders de Jimmy Wade kaj havis propran kvaropon. En 1929/30 li estis ĉe Dave Peyton. Ekde 1931 ĝis 1937 Howard estis membro de la orkestro de Earl Hines. Tie li ludis ĉefe klarneton (Wolverine Blues, Darkness, 1934), tamen ankaŭ aldosaksofonon kaj violonon (influite de Eddie South). Krome dum ĉi tiu tempo li surdiskigis kun Jimmy Blythe (1931), Roy Palmer kaj je propra nomo (1932).

En 1941 li estis mallongtempe ĉe Fletcher Henderson kaj Coleman Hawkins kaj direktis ekde 1943 ĝis 1945 propran bandon en Ĉikago. En 1945 li estis en Kalifornio kun Kid Ory (Weary Blues, Maple Leaf Rag, Down Home Rag, 1944), estis poste denove en Ĉikago, kie li ludis i.a. kun Doc Evans. De 1948 ĝis 1952 li estis ĉe Muggsy Spanier en Kalifornio. Poste li ludis pretertempe kun Bob Scobey kaj Jimmy Archey kaj estis poste ekde 1955 ĝis 1962 en la diksiland-bando de Earl Hines en San-Francisko, kiun li forlasis pro sankaŭzoj. Krome li surdiskigis kun Don Ewell (1956/7), Baby Dodds, Miff Mole kaj Barbara Dane. En 1966 li malsaniĝis dum vojaĝo de la New Orleans All-Stars tra Eŭropo kaj mortis malmultajn monatojn poste en San-Francisko.

La klarnetludo de Howard enhavas fortan influon de Jimmie Noone. Li faris nur unu fojon sonregistraĵon sur propra nomo, en 1950 je San Francisco kun sia Frisco Footwarmers (la bando de Bob Scobey, kiu ankaŭ kunludis).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Reclams Jazzführer li naskiĝis en 1900.