Norah Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norah Jones
Persona informo
Norah Jones
Naskonomo Geethali Norah Jones Shankar
Naskiĝo 30-an de marto 1979 (1979-03-30) (45-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of North Texas College of Music • Booker T. Washington High School for the Performing and Visual Arts • Grapevine High School • Interlochen Center for the Arts vd
Familio
Patro Ravi Shankar vd
Gefratoj Shubbo Shankar • Anoushka Shankar vd
Profesio
Okupo aktoropianistokantaŭtoro • ĵazmuzikisto • kantisto • ĵaz-gitaristo • filmaktoro • diskografa artisto vd
Laborkampo komponado vd
Aktiva dum 2001– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Norah Jones (n. la 30-an de marto 1979 en Brooklyn, Novjorkio, Usono), naskiĝnome Geethali Norah Jones Shankar, estas usona kantisto, kantverkisto, pianisto, gitaristo kaj aktorino.

Norah Jones koncertanta en 2007

Biografio[redakti | redakti fonton]

Norah Jones estas la filino de la barata sitaristo Ravi Shankar kaj dancistino Sue Jones, kaj la duonfratino de Anoushka Shankar. Ŝi pasigis sian infanaĝon kun sia patrino, kiu transloĝiĝis al la Fort Worth antaŭurbo de Vito, Teksaso, kiam Geethali Norah havis kvar jarojn. Je la aĝo de dek ses, kun la benoj de siaj gepatroj, ŝi oficiale ŝanĝis sian nomon al "Norah Jones". Kiam en mezlernejo, ŝi gajnis la DownBeat Student Music Award (Studenta Muzika Premio Downbeat) en 1996 kaj 1997. Ŝi studis ĉe "Interlochen Center for the Arts (Centro Interlochen por la Artoj) dum la someroj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia kariero komenciĝis en 2002 kiam ŝi surbendigis "Come Away with Me" (Venu foren kun mi) - voĉa ĵaza albumo kun populara kolornuanco, kiu ricevis kvin Grammy-Premiojn, inkluzive de Albumo de la jaro, Disko de la jaro kaj "Best New Artist" (plejbona novulo). Tio estis sekvata per ŝia dua albumo, "Feels Like Home" (Sentas kiel Hejmo) en 2004. En 2007, ŝi publikigis sian trian albumon, "Not Too Late" (ne tro malfrua). Jones publikigis ŝian kvaran albumon, "the Fall" (La Falo) je la 17-an de novembro, 2009. Ŝi vendis pli ol 17 milionojn da albumoj en Usono kaj pli ol 40 milionojn da diskoj tutmonde; entute, ŝi vendis pli da albumoj ol iu alia ina ĵazartisto dum la 2000-aj jaroj.

Jones ĉiam havis afinecon por la muziko de Bill Evans kaj Billie Holiday, inter aliaj "oldkantoj". Ŝi konsideras Willie Nelson sia mentoro. Ŝi kantis en preĝejaj korusoj kaj prenis pianolecionojn kiam ŝi estis juna. Ŝi daŭre partoprenas en preĝeja agado. Ŝi konsideras sin spirita kaj ŝatas la ritojn de preĝejoj sed ne konsideras sin religiema tipo.

Jones iris al la Universitato de Norda Teksaso, kie ŝi studis ĵazan pianon. Tie ŝi hazarde konatiĝis kun estonta kunlaboranto Jesse Harris, kiu poste katapultos ŝin al komerca sukceso. Ŝi kolektis muzikan grupon ĉe la universitato kiu ankaŭ hazarde estis formata de amikoj de Jesse Harris. En 1999, ŝi forvojaĝis al Novjorko. Malpli ol jaron poste ŝi komencis grupon kun Harris.

Jones faris kameon en la filmo de 2002 Two Weeks Notice.

Jones ekaperis en la 2004 speciala Sesame Street-programo por donacoj: "The Street We Live On" (La Strato nia).

Jones aperis en la fina albumo de Ray Charles, "Genius Loves Company" (geniulo ŝatas kuneston), en la kanto "Here We Go Again" (Ni denove). Tiu kanto poste gajnis la Grammy premion kaj la albumo gajnis deklaron de Albumo de la jaro.

En februaro 2006, ŝi ludis la rolon de la protagonisto en filmo de direktoro Wong Kar-wai. La filmo estis "My Blueberry Nights" (Miaj mirtelaj noktoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]