Michał Drzymała
Aspekto
Michał Drzymała | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1857 en Zdrój, Greater Poland Voivodeship |
Morto | 25-an de aprilo 1937 (79-jaraĝa) en Grabówno |
Tombo | Miasteczko Krajeńskie (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | politikisto terkultivisto politika aktivisto |
Michał Drzymała (naskiĝis la 13-an de septembro 1857 en Zdrój (proksime al Grodzisk Wielkopolski), mortis la 25-an de aprilo 1937 en Grabówno (proksime al Piła) – pola kamparano, kiu en la jaroj 1904–1909 disputis kun administracio de la Reĝlando de Prusio pri permeso konstrui domon; la cirka veturilo de Drzymała iĝis simbolo de batalo kun germanigo en la prusa aneksaĵo.