Lanza del Vasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanza del Vasto
Persona informo
Lanza del Vasto
Naskonomo Giuseppe Giovanni Luigi Enrico Lanza di Trabia-Branciforte
Naskiĝo 29-an de septembro 1901 (1901-09-29)
en San Vito dei Normanni
Morto 5-an de januaro 1981 (1981-01-05) (79-jaraĝa)
en Provinco Albaceto
Tombo Roqueredonde vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco ItalioFrancioReĝlando Italio vd
Alma mater Lycée Condorcet vd
Familio
Edz(in)o Chanterelle vd
Profesio
Alia nomo Lanza del Vasto vd
Okupo filozofo • poeto • verkistoskulptisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lanza del VastoGiuseppe Giovanni Luigi Enrico Lanza di Trabia (naskiĝis la 29-an de septembro 1901 en San Vito dei Normanni, mortis la 5-an de januaro 1981 en Elche de la Sierra) estis itala filozofo, poeto, artisto kaj aktivisto pri senperforto.

Li estis eŭropa disĉiplo de Mahatmo Gandhi, laboris por dialogo inter religioj laŭ la regulo de estimo al diverseco, spirita socia renoviĝo, estimo kaj ekŝato de la naturo kaj senperforto (ne-uzado de perforto).

Kiel gvidanto de la eŭropa movado por batalo sen perforto li enkondukis en Okcidento la ideon kaj praktikon de la senperforto kiu kongruas kun la pacama idearo rilate al Esperanto, neniam uzata dum militsturmo aŭ ekzekut-komando[1].

Fondo de la "Communauté de l'Arche"[redakti | redakti fonton]

Li fondis la unuan el la 'komunumoj de la arko' en 1948, komencante kun konsiderindaj opozicioj kaj malfacilaĵoj. En 1962 la komunumo ekloĝis en la franca departamento Haut-Languedoc, proksime al Lodève. La komunumo de la arko funkcias kiel laika ordo de viroj kaj virinoj, kiuj praktikas la principojn de neperforto. Post lia morto Pierre Parodi transprenis la gvidadon de la komunumo.

Studoj[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Madaule, Qui est Lanza del Vasto (eld. Denoël, 1955) (studoj, atestoj, tekstoj)
  • Arnaud de Mareuil, Lanza del Vasto (eld. Seghers, 1965)
  • René Doumerc, Dialogues avec Lanza del Vasto (eld. Albin Michel)
  • Claude-Henri Roquet, Les Facettes de cristal (eld. Le Centurion)
  • Arnaud de Mareuil, Lanza del Vasto, sa vie, son œuvre, son message (eld. Dangles)
  • Anne Fougère, Claude-Henri Rocquet : Lanza del Vasto : pèlerin, patriarche, poète (eld. Desclée de Brouwer), 2003

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Senperforto

Senperforta komunikado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(franca) Oficiala retejo

(franca) Communauté de l'Arche

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. René Balleguy, Esperanto Info, nov-dec 2017