Gigi Gryce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gigi Gryce
Persona informo
Naskonomo George General Grice Jr.
Aliaj nomoj Gigi Gryce
Naskiĝo 28-an de novembro 1925 (1925-11-28)
en Pensacola (Florido)
Morto 14-an de marto 1983 (1983-03-14) (57-jaraĝa)
en Pensacola (Florido)
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Boston Conservatory at Berklee
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto • bandestrodirigentokomponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.gigigryce.com/
vdr

"Gigi Gryce", oficiale George General Grice jun. (* 28-an de novembro 1925 en Pensacola (Florido); † 17-an de marto[1] 1983 samloke) estis usona ĵaz-saksofonisto, komponisto kaj aranĝisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Gigi Gryce apartenis al la furuaj malmolbopaj muzikistoj. Lia saksofonludo entenis influojn kaj de Charlie Parker kaj ankaŭ de Lee Konitz. Li estis membro de la Jazz Messengers.

Gryce studis muzikon (klarneton, aldosaksofonon, pianon, fluton) kaj kompozicion ĉe la konservatorio je Bostono kaj en 1952 kiel Fulbright-stipendiulo ĉe Arthur Honegger en Parizo. Li muzikis ekde 1946 profesie kaj tenis propran bandegon, i.a. kun Horace Silver. Post sia reveno el Parizo li laboris kun Howard McGhee kaj Max Roach. En 1953 li koncertvojaĝis kun la bando de Lionel Hampton – en ĝi Art Farmer – tra Eŭropo kaj laboris kun Tadd Dameron kaj Clifford Brown. Por ties registradkunsido aŭguston de 1953, aperinta sur la Memorial Album, li verkis ankaŭ komponaĵojn kaj aranĝaĵojn. Estis precipe liaj komponaĵoj, ekz. „Nica's Tempo“ kaj verkoj por pli grandaj ensembloj, per kiuj li akiris famon en la ĵazmondeto. Li verkis ankaŭ por Stan Getz, Dakota Staton kaj Ernestine Anderson.

Ekde 1955 ĝis 1957 li laboris ĉe Oscar Pettiford, por kiu li ankaŭ komponis. En 1957 li muzikis je la albumo Monk's Music de Thelonious Monk ĉeflanke de Coleman Hawkins kaj John Coltrane. Ekde 1957 li direktis kune kun trumpetisto Donald Byrd la kvaropon Jazz Lab Quartet kun Pettiford kaj Tommy Flanagan, kun kiu li ankaŭ prezentis je la Newport Jazz Festival de 1957. Krome Gryce laboris kun Wynton Kelly, Jimmy Cleveland, Sahib Shihab, Art Taylor, Phil Woods kaj Kenny Clarke en kvinopoj. Ekde 1959 li denove direktis propran bandon, retiriĝis tamen post sia albumo The Rat Race Blues (1960) iom post iom el la ĵazmondeto, por labori kiel muzikinstruisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro[redakti | redakti fonton]

  • 1955 Do It Yourself Jazz (Signal, Savoy) kun Duke Jordan, Oscar Pettiford, Kenny Clarke
  • 1955 Nica’s Tempo (Savoy Records)
  • 1957 Jazz Laboratory Series 1+2 (Savoy Records)
  • 1957 Jazz Lab (Columbia)
  • 1957 Modern Jazz Perpesktive (Columbia)
  • 1960 Sayin´ Something (Prestige)
  • 1960 The Hap´nin´s (Prestige)
  • 1960 The Rat Race Blues (Prestige)

Kiel gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mortotago laŭ Jazz Rough Guide samkiel laŭ Carlo Bohländer k.a. Reclams Jazzführer 1989 kaj Leonard Feather & Ira Gitler Bibliographical Encyclopedia of Jazz 1999