Miron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miron
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1957 (1957-10-21)
en Bjalistoko
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (52-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Supraśl Orthodox Monastery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Kristana Lernejo Teologia en Varsovio
Okupo
Okupo oficiropastro
vdr

Miron, laika nomo: Mirosław Chodakowski (naskiĝis la 21-an de oktobro 1957 en Bjalistoko; mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola ortodoksisma ĉefepiskopo, brigada generalo. Doktoro pri teologio.

Li finis ortodoksisman animzorgan seminarion en Varsovio. En 1979 votis eterne monaĥiĝi en la monaĥejo al Sankta Onofrio en Jabłeczna (Distrikto Bialski). Samjare iĝis spirita majstro de la monaĥa komunumo, kion plenumis dum kvin jaroj. De 1984 ĝis 1998 gvidis monaĥejon pri Anunciacio en Supraśl, kiun li rekonstruadis post detruoj de la dua mondmilito kaj restarigis tie viran monaĥan komunumon. En 1998 ordinita kiel helpa episkopo de la varsovia-bielska diocezo kun titolo de la episkopo de Hajnówka. Samjare ekservis kiel kapelano en Pola Armeo ĝis sia morto en katastrofo de pola aviadilo Tu-154M apud Smolensk la 10-an de aprilo 2010.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aprilo 2010 Urba Konsilio de Hajnówka nomumis trafikrondon je la nomo de Miron, kiu troviĝas ĉe vojkruciĝo de la stratoj al Stefan Batory, al pastro Antoni Dziewiatowski kaj al Sporto. Urba Konsilio de Supraśl per decido la 25-an de majo nomumis parton de la strato al Stanisław Konarski, kiu apudas al la muroj de monaĥejo, kie agis tragike mortinta ĉefepiskopo. La 19-an de novembro 2010 Publika Gimnazio en Narew ricevis la nomon de ĉefepiskopo, generalo de divizio Miron (Chodakowski).

En la unua mortodatreveno de la ĉefepiskopo en ortodoksisma katedralo al la Sankta Triunuo en Hajnówka estis malfermita memortabulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]