Sam Jones (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Jones
Persona informo
Naskonomo Samuel Jones
Naskiĝo 12-an de novembro 1924 (1924-11-12)
en Jacksonville
Morto 15-an de decembro 1981 (1981-12-15) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
vdr

Sam Jones (vere Samuel Jones) (n. 12-an de novembro 1924 en Jacksonville; m. 15-an de decembro 1981 en Novjorko) estis usona ĵaza kontrabasisto, violonĉelisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Jones muzikis dum sia lerneja tempo en blovbando kaj transiris poste al kontrabaso. Li ludis komende en Filadelfio ĉe Tiny Bradshaw (1953-55) kaj ĉe Les Jazz Modes. Meze de la 1950-aj jaroj li transloĝiĝis al Novjorko. Li laboris nun ĉe Kenny Dorham, Illinois Jacquet, Cannonball Adderley (1957), Bill Evans (Everybody Digs Bill Evans), Dizzy Gillespie (1958-59), Thelonious Monk kaj Ike Quebec/Grant Green (Blue and Sentimental). Tutmonde li famiĝis ĉefe pro sia muzikado la kvinopo de Cannonball Adderley inter 1959 kaj 1965. Post tio li laboris en la triopo de Oscar Peterson (1966-70), sed ankaŭ prezentis kun Bill Evans, Wes Montgomery kaj Cedar Walton (ekde 1971). Kun Richard Davis, Lisle Atkinson, Milton Hinton, Ron Carter kaj Michael Fleming li apartenis ekde 1968 al la ensemblo New York Bass Violin Choir de Bill Lee. Dum siaj lastaj vivojaroj Jones estris duonprofesian dekdu-kapan bandon.

Jones estis lerta akompanmuzikisto, aparte en la kunmuzikado kun Louis Hayes (je la kvaropo-sonregistradoj kun Grant Green, je Cannonball Adderley kaj en 1966 je Peterson) kaj kun Billy Higgins (en la projektoj de Cedar Walton) montriĝis lia eksternorma povo en la ritmogrupo. Du el la komponaĵoj de Jones, kiuj apartenis al la repertuaro de Adderley, fariĝis ĵazaj normkantoj (Unit 7 kaj Del Sasser). Li faris plurajn diskojn je propra nomo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Somethin’ Else (Blue Note; 1958) kun Cannonball Adderley, Miles Davis, Hank Jones, Art Blakey
  • The Soul Society (OJC; 1960) kun Nat Adderley, Blue Mitchell, Jimmy Heath, Charles Davis, Bobby Timmons, Keter Betts, Louis Hayes
  • The Chant (OJC, 1961) kun Melba Liston, Cannonball Adderley, Wynton Kelly, Victor Feldman, Les Spann
  • Down Home (OJC, 1962) kun Snooky Young, Clark Terry, Frank Strozier, Joe Zawinul, Israel Crosby, Ron Carter, Ben Riley, Vernell Fournier
  • Nippon Soul (Riverside Records) kun Cannonball Adderley, Nat Adderley, Joe Zawinul, Louis Hayes, Yusef Lateef
  • Changes and Things (Xanadu, 1977) kun Blue Mitchell, Slide Hampton, Bob Berg, Cedar Walton, Louis Hayes
  • Visitation (Steeplechase, 1978) kun Terumasa Hino, Bob Berg, Ronnie Mathews, Al Foster
Portala ikonoPortalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]