Manu Katché

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manu Katché
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1958 (1958-10-27) (65-jaraĝa)
en Saint-Maur-des-Fossés
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Conservatoire de Paris
Okupo
Okupo drumisto • ĵazmuzikisto • percussionist • kantoverkistokantisto
TTT
Retejo http://www.manu-katche.com/
vdr
Manu Katché

Manu KATCHÉ (fakte: Emmanuel KATCHÉ) (naskiĝis la 27-an de oktobro 1958 en Saint-Maur-des-Fossés, departemento Val-de-Marne) estas franca frapinstrumentisto kaj tutmonde demandata studiomuzikisto. Krom tio li ankaŭ aperas kiel komponisto, kantisto, kantteksta verkisto, perkutinstrumentisto kaj muzikproduktisto. Lia muzika pezocentro estas rokmuziko kaj popmuziko, li tamen ankaŭ muzikas en la ĝenroj mondmuziko kaj ĵazo.

Ekde 2007 (ekde 2008 ĉiumonate, ekde 2010 ĉiusemajne) li laboris (kune kun Alice Tumler) kiel televid-moderatoro de la muzika televid-elsendo One Shot Not inicita de li.[1] Tiu ĉi prezentas mallongajn koncertojn, improvizad-kunsidojn kaj intervjuojn kun variaj muzikistoj de diversaj muzikaj stiloj, kiujn Manu Katché parte akompanas per frapinstrumentaro. La germana-franca kulturkanalo ARTE dissendas la elsendon. Antaŭe Katché akiris en sia hejmlando Francujo altan popularecon kiel ĵuriano de la televida talentulo-spektaklo Nouvelle Star.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. arte.tv: One Shot Not. Arkivita el la originalo je 2008-01-27. Alirita 2012-01-19.