Lajos Parti Nagy
Aspekto
Lajos Parti Nagy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1953 (71-jaraĝa) en Szekszárd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kriszta Bíró vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto dramaturgo verkisto literaturkritikisto vd | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos PARTI NAGY [lajoŝ parti nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Parti Nagy Lajos estas hungara poeto, dramisto kaj tradukisto. Lia edzino estas Kriszta Bíró. Lajos Parti Nagy naskiĝis la 12-an de oktobro 1953 en Szekszárd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Parti Nagy lernis en Scienca Universitato Janus Pannonius, kie li akiris diplomon pri instruisto en 1977. Inter 1979-1986 li havis postenon en literatura redaktejo, kie aperis lia debuta poemo. La unua libro aperis en 1982. En 1990 romaneto aperinta en revuo portis sukcesojn kaj poste la romaneto aperis libroforme trifoje. La aŭtoro ricevis jam pli, ol 30 premiojn, inter ili premion Kossuth en 2007.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Angyalstop (Anĝelo-stop), debuta poemolibro, 1982
- Se dobok, se trombiták (Nek tamburoj, nek trumpetoj), noveloj, 1993
- Esti kréta (Vespera kreto), elektitaj poemoj, 1995
- Ibusár – Mauzóleum (Ibusár - maŭzoleo), teatraĵoj, 1996
- A test angyala (Anĝelo de la korpo), etromano, 1997
- diversaj tradukaĵoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio