Gyula Hernádi
Gyula Hernádi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1926 en Rusovce | ||||
Morto | 20-an de julio 2005 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Q900107 • Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | hungara literaturo • kina scenverkado • kina aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1965– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula HERNÁDI [djula hernAdi], hungare Hernádi Gyula, Esperante Julio Hernádi estis hungara verkisto kaj scenaristo.
Gyula Hernádi naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1926 en Oroszvár, nun Rusovce, Slovakio. Li mortis la 21-an de julio 2005 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li frekventis gimnazion en Győr. Dum la 2-a mondmilito li estis infanosoldato, fine militkaptisto. Li hejmenvenis en 1947 kaj li laboris en diversaj laborejoj, ekde 1970 en teatroj. En 1955 aperis liaj unuaj skribaĵoj: noveloj, poemoj, etromanoj. Baldaŭe li havis tutlandan konatecon pri scenarioj de filmoj, la unua aperis en 1964. Li ĝismorte kunlaboris pri Miklós Jancsó (reĝisoro). En 1999 li ricevis premion Kossuth.
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 39 filmoj, plej ofte, kel scenaristo
- 20 teatraĵoj, kiel reĝisoro aŭ scenaristo
- Deszkakolostor (Lignotabula abatejo), noveloj, 1959
- Folyosók (Koridoroj), romano, 1966
- Lumaj ventoj, 1968
- Az erőd (La fortreso), romano, ankaŭ filmo, 1971
- Fivérem a holnap (La morgaŭ estas mia frato), dramoj, 1976
- Bajcsy-Zsilinszky Endre (Endre Bajcsy-Zsilinszky), dramo, 1977
- Szép magyar tragédia, Bela hungara tragedio), dramo, 1978
- Kiáltás és kiáltás (Krio kaj krio), romano, 1981
- A boldogság templomai (Preĝejoj de la ĝojo), romano, 1986
- Egri csillagok háborúja (Milito de steluloj de Eger), 1994
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- en Hungara Antologio, 1983 lia mallonga prozo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio