Klaus Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Berger
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1940 (1940-11-25)
en Hildesheim
Morto 8-an de junio 2020 (2020-06-08) (79-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Klaus Berger plenumis siajn studojn pri teologio kaj filozofio en Munkeno, Berlino kaj Hamburgo. Certamomente oni parolis pri lia transiro al protestantismo kiam 1967 la Teologia Fakultato de Munkeno rifuzis lian doktoran disertacion en kiu li subtenis ke Jesuo ne kontraŭis la hebrean leĝon sed li ĝin interpretis laŭ la nova interhebrea sento de sia tempo. Tiu ideo, kiu dekomence aperis krom ennoviga ankaŭ unuavide ne favora al kristanismo, fine estis akademie akceptita de la Fakultato de Munkeno 1991 kaj nun estas preskaŭ oficiala inter fakuloj de la katolikaj studcentroj. Reale la laika Berger dekaris ke mem neniam pensis forlasi la katolikan kredon. Ekde 1974 li profesoris pri evangelia teologio de la Nova Testamento ĉe la Fakultato de teologio de Hejdelbergo.

Li estas (2012) unu el la plej notindaj ekzegezisto de la germana lingvo, aŭtoro de tute enoviga traduko al la germana de la Nova Testamento (Das Neue Testament und frühchristliche Schriften). Lia verko Jesus (Jesuo) estis longatempe furora en la germanlingvaj landoj.

Karakterizaj tezoj de la Bergera ekzegezo[redakti | redakti fonton]

Apartaĵo lia emerĝas el la konstanta opono al la ekzegezo de Rudolf Bultmann, kies tezoj pri la Jesuo historia kunlimas kun tiuj de la Mita skolo, kvankam savantaj la historiecon de Jesuo. Laŭ K. Berger, la esploraj studoj pri figuro de Jesuo jam montris ke ĝi konturiĝas, el la evangelio kaj aliaj novtestamentaj dokumentoj, kun realaj karnaj kaj doktrinaj konotacioj nebezonantaj misformigajn mitajn interpretojn. Nur per destrukturalismaj kaj ideologiaj premisoj la metodo historia-kritika – el si mem science ĝusta - povas detrui la konkretecon de Jesuo, sed tio ne estas scienco.

Li aprobas ke ankaŭ papo interesiĝis, per la ĵusaj du libroj de Benedikto la 16-a [1], pri la “third Quest” (tria fazo) de la rekonstruo de la historieco de Jesuo, kaj trovas en la dialogo de la papo kun Jacob Neusner, la hebreista rabeno kiu parolas kun Jesuo, [1] [2]famega intelektulo de la juda medio, implicitan kunsenton kun sia doktora disertacio laŭ kiu Jesuo ne kontraŭis la hebrean leĝon. [3]

Verkoj de Klaus Berger[redakti | redakti fonton]

Multaj el tiuj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la itala: Gesù di Nazaret. Dal battesimo alla trasfigurazione (Jesuo de Nazareto, Ekde la bato ĝis al transfiguriĝo) kaj Gesù di Nazaret. Dall'ingresso a Gerusalemme fino alla risurrezione (Jesuo de Nazareto. Ekde la eniron en Jerusalemon ĝis la resurekto)