Dixy Lee Ray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dixy Lee Ray
Persona informo
Dixy Lee Ray
Naskiĝo 3-an de septembro 1914 (1914-09-03)
en Tacoma
Morto 2-an de januaro 1994 (1994-01-02) (79-jaraĝa)
en Fox Island
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Stanford • Mills College at Northeastern • Stadium High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo marbiologo • politikisto • scienca esploristo vd
Doktoreca konsilisto Rolf Ling Bolin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dixy Lee RAY (elp. DIKsi LI REJ; n. la 3-an de septembro, 1914 en Takomo (Vaŝingtonio), Usono – m. la 2-an de januaro, 1994 en Fox Island, Vaŝingtonio) estis la 17-a subŝtatestro de Vaŝingtonio (1977-1981). Ŝi estis profesia fakulino pri la biologio de la maro. Relative konservativa demokratino, ŝi estis la unua virino, kiu estris la registaron de Vaŝingtonio.

Ŝi nomiĝis ekde la naskiĝo Marguerite Ray, sed en 1930 ŝanĝis sian nomon al Dixy Lee Ray. Ŝi diplomiĝis ĉe mezlernejo Stadium High School en Takomo, studentiĝis kaj bakalaŭriĝis (kiel valedictorian, 1937) kaj magistriĝis (1938) ĉe Mills College en Oakland, kaj ricevis la doktoran gradon Ph.D. de Universitato Stanford en Palo Alto (1945).

Profesia kariero:

  • Profesoro pri Marbiologio, Universitato de Vaŝingtonio, 1947-1972
  • Direktoro, Pacifika Scienca Centro, Seatlo, 1963-1972
  • Estro de la Usona Atomenergia Komisiono, 1973-1974 – la lasta estro de tiu instanco, kaj la unua ina
  • unua usona Subministro de Eksteraj Rilatoj pri Oceanoj kaj Internacia Mediaj kaj Sciencaj Aferoj, 1975
  • Vaŝingtoniestro, 1977-1981