Konstantin Makovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Makovskij
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1839 (1839-06-20)
en Moskvo,  Rusia Imperio
Morto 17-an de septembro 1915 (1915-09-17) (76-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo,  Rusia Imperio
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de BelartojAltlernejo de belartoj (Rusio)
Familio
Patro Egor Makovsky
Frat(in)oj Nikolay Makovsky • Vladimir Makovsky
Infanoj Elena Luksch-Makowsky • Sergey Makovsky • Wladimir Makovsky
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Grand Duke Alexis of Russia
vdr

Konstantin Jegoroviĉ MAKOVSKIJ (ruse Константин Егорович Маковский; naskiĝis la 2-an de julio 1839 en Moskvo, mortis (pereis en strata kolizio de lia kaleŝo kaj tramo) la 30-an de septembro 1915 en Petrogrado. Li estis eminenta rusa pentristo, unu el ĉefaj reprezentantoj de akademismo en Rusio.

portreton de patro Konstantin pentris en 1859
moskva (nun Rusia Akademio) Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo - lulilo de multaj rusaj artistoj

Konstantin estis la plej aĝa filo de Jegor Ivanoviĉ Makovskij (1800—1886) servinta kiel kontoristo, kiu tre ŝatis pentrarton. Liaj prauloj venis en Rusion meze de la 18-a jarcento el Pollando, tiama parto de Rusia Imperio. Li estis unu el fondintoj de moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Patrino Lubov Kornelievna Molenhauer estis filino de germandevena fabrikanto de muzikiloj el Pomerio.

La geedzoj havis kvin gefilojn: Konstantin, Vladimir (1846—1920), Nikolaj (1842—1886), Aleksandra (1837—1915) kaj Maria. Fratoj (poste kelkaj ties idoj) iĝis siatempe famaj pentristoj kune kun fratino Aleksandra, kiu estis unu el la unuaj rusaj pentristinoj-pejzaĝistinoj. Maria danke al bela voĉo elektis karieron de kantistino. Tial en la rusaj analoj restis t.n. "Makovskij arta klano".

La gefamilianoj amikis kun Vasilij Tropinin, Karl Brjulov kaj ceteraj artistoj, kiuj ofte venis ilian hejmon. Do spirito de amo por la arto influita de lia patro, erudiciulo kaj entuziasmulo permanente regis tie.

Ekde 1851 Konstantin studis en la prestiĝa moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo, kie li atingis ĉiujn eblajn rekompencojn. Inter la profesoroj estis Mikaelo Scotti, Apolono Mokrickij, Sergio Zarjanko - disĉiploj kaj sekvantoj de Karl Brjulov. Ili eble sugestis al la studento temon de "romantika entuziasmo", tendencon troigi la pitoreskan efekton, kiun uzis li poste.

Ekde 1858 Konstantin plu studis en la Imperiestra Akademio de Belartoj troviĝanta en Sankt Peterburgo. Tiam aperis liaj kelkaj rimarkindaj pentraĵoj.

En 1863 Makovskij kune kun ceteraj dek tri studentoj - kandidatoj por la ora medalo rifuzis pentri la proponitan temon de mitologio skandinava kaj forlasis la Akademion sen diplomo.

En 1870 li fariĝis unu el la ceteraj fondintoj de la Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj, kiuj nomis sin Peredviĵniki (ruse Передви́жники) t.e. migruloj.

En 1876 la pentristo estis enfronte de la rusa-turka milto en Serbio kaj Bulgario. Siajn impresojn kaj observojn li prezentis en fama tragia bildo "La bulgaraj martirinoj".

Iompostiome la majstro iĝis moda pentristo inter tiama aristokrataro. Liaj belaj portretoj estis tre multekostaj kaj do li baldaŭ multe riĉiĝis.

Samtempe li ofte pentris scenojn el ordinara popola vivo, prezentis gravajn eventojn el historio de Rusio. Plafonoj kaj paneloj de kelkaj palacoj havas unikajn mitologiajn ornamaĵojn faritajn de la pentristo.

Multajn pentraĵojn far Konstantin Makovskij oni eksponas en prestiĝaj rusiaj kaj alilandaj galerioj (Rusa Muzeo, Tretjakova galerio, Ŝtata Historia Muzeo k.a.)

Familio[redakti | redakti fonton]

Makovskij estis trifoje edzo. En 1870 la artisto edziĝis al aktorino Helen Timofeevna Burkova. La geedziĝo estis feliĉa, sed daŭris nelonge. Tuj post naskiĝo en 1871 mortis filo Vladimir. En la sama jaro Helen malsaniĝis je tuberkulozo kaj marte de 1873 la artisto iĝis vidvo.

En 1874 li konatiĝis kun Julia Pavlovna Letkova, kiu tiam aĝis ankoraŭ dek kvin jarojn. Baldaŭ okazis ties geedziĝo. Ili havis tri gefilojn.

En 1899 en Parizo aperis lia pasio al Maria Aleksejevna Matavina, kiu de tiam estis lia reala edzino. Frukto de ilia adulto estis bastardo Konstantin naskiĝinta en 1891.

Julia ne deziris divorci kaj postulis grandan monan kompensaĵon. Tamen finfine maje de 1898 repudio okazis kaj jam junie de la sama jaro Makovskij edziĝis al Maria Matavina. Tiam ili havis filinojn Olga kaj Marina. Poste naskiĝis filo Nikolaj.

Konstantin Makovskij estas enterigita en Nikoljskoe tombejo de Sankt Peterburgo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]