Mylène Demongeot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mylène Demongeot
Persona informo
Naskonomo Marie-Hélène Demongeot
Naskiĝo 29-an de septembro 1935 (1935-09-29)
en Nico, Alpes-Maritimes,  Francio
Morto 1-an de decembro 2022 (2022-12-01) (87-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo peritoneal carcinoma
Lingvoj franca
Loĝloko NicoParizo • Châtelain
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Simon
Familio
Edz(in)o Marc Simenon
Okupo
Okupo filmaktoro • verkisto • aktivulo • aktoro
Verkoj Fantômas trilogy
TTT
Retejo http://www.mylene-demongeot.fr
vdr

Mylène Demongeot (originala nomo: Marie-Hélène Demongeot) (naskiĝis la  29-an de septembro 1935(nun 1935-09-29) en Nico, mortis la 1-an de decembro 2022) estis franca aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj gepatroj estis Alfred Demongeot kaj Claudia Troubriskov. Ŝi translokiĝis en 1949 al Parizo kun la gepatroj. Ŝi lernis manekenadon, pianludon kaj aktoradon. Ŝi ekde 1953 aperas en filmoj, ŝia unua filmo estis Infanoj de la Amoro en 1953. Ŝia unua grava filmo estis Estu bela kaj haltu la buŝon en 1958, kie ŝi formis juvel-kontrabandanton de 17 jarojn aĝa. Ŝi samjare ludis kun David Niven en Bonan matenon, tristeco. Pro la ludo Sorĉistinoj de Salemo en 1957, ŝi estis nomumita por BAFTA-premio por la plej bonaj unufilmuloj, en 1958. Ŝi ludis en la 1960-aj jaroj en la Fantômas-trilogio (Fantomas: 1964, Fantomas revenas: 1965 kaj Fantomas kontraŭ la Scotland Yard: 1966) kiel partnero de Louis de Funes kaj Jean Marais. Myléne Demongeot estis la blonda seksa simbolo en la 1950-aj, 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en la francaj filmoj.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis en 1958-1968 edzino de Henry Costé, en 1968-1999 edzino de Marc Simenon, filo de Georges Simenon.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Retejo[redakti | redakti fonton]