András Kiss Nagy
András Kiss Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1930 en Pusztaföldvár |
Morto | 30-an de januaro 1997 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
András Kiss Nagy [andrAŝ kiŝ nadj], hungare Kiss Nagy András, Esperante ’’Andreo Kiss Nagy’’ estis hungara skulptisto, medalisto.
András Kiss Nagy naskiĝis kiel Nagy András la 22-an de marto 1930 en Pusztaföldvár. Li mortis la 30-an de januaro 1997 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Kiss Nagy ekfrekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto en 1948, poste li lernis en Leningrado inter 1951-1956, fine li finlernis lsa ĉeflernejon en Budapeŝto. Liaj majstroj estis Sándor Mikus kaj Pál Pátzay. Li ricevis premion Kossuth en 1975, inter 1965-1997 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)[redakti | redakti fonton]
- 1963, 1974, 1980 Budapeŝto
- 1966 Vieno
- 1972 Venezio
- 1976 Veszprém, Csongrád, Sofio
- 1990 Hatvan
- 1994 Londono
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 1954, 1959, 1962, 1965, 1971, 1975, 1978, 1997 Budapeŝto
- 1961 Moskvo
- 1967, 1969, 1976 Pécs
- 1968 Delhio
- 1970 Dortmund
- 1971, 1973, 1975, 1998 Prago, Helsinko, Krakovo, Hago
- 1980 Oslo
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- skulptaĵoj, ekzemple Ülő parasztasszony (Sidanta kamparanino) 1969, Tamási; Ülő nő (Sidanta virino) 1979, Békéscsaba; Imre Madách 1989, Miskolc;
- monumentoj, ekremple Mártír emlékmű (Martira monumento) 1979, Budapeŝto; Politikai emlékmű (Politika monumento) 1985, Balatonmáriafürdő; II. világháborús emlékmű (Monumento pri la [[2-a mondmilito) 1989, Pusztaföldvár
- tomboskulptaĵoj, ekzemple por György Kohán, Zoltán Huszárik, Blanka Péchy
- memortabuloj, ekzemple por Munkásőr emléktábla 1973 nun en Memento Parko; por Adolf Fényes
- reliefoj en Vatikano, en hungara kapelo
- diversaj medaloj