Ricardo Lagos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ricardo Lagos
Ricardo Lagos despedida (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1938 (1938-03-02) (81-jara)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Ĉilio
Alma mater Universitato DukeUniversitato de Ĉilio
Subskribo Ricardo Lagos
Familio
Patrino Ema Escobar
Edz(in)o Luisa Durán • Carmen Weber
Infano Ricardo Lagos Weber
Profesio
Profesio advokatoekonomikistopolitikistoprofesorodiplomato
v  d  r
Information icon.svg

Ricardo Froilán Lagos Escobar (naskiĝis je la 2-a de marto de 1938 en Santiago de Chile), advokato kaj ekonomikisto, estas Prezidento de Ĉilio ekde la 11-a de marto de 2000.

Antaŭ lia elektado, li disvolvis gravan akademian kaj diplomatan karieron. Li estis unu el la plej reprezentaj el la opoziciantoj al la diktaturo de generalo Augusto Pinochet.

Li fariĝis membro de la Socialista Partio de Ĉilio, kaj en la 80-aj jaroj li estas elektita prezidanto de la Demokrata Alianco, kaj alvokas publike al la voĉdono por la Ne en la referendumo kiun fine la diktaturo malgajnis.

En la jaro 1990, nova prezidento Patricio Aylwin nomumas lin Ministro de Edukado.

En 2000 li estas elektita Prezidento.

Lia prezidenta agado estis ĉefe reformisma. Li subskribis trakatatojn de libera komercado kun Usono kaj Eŭropa Unio, kaj malpliigis la influon de la militistoj en la politika reĝimo.

Je la 15-a de januaro de 2006 estas elektita nova prezidento, la ankaŭ socialisto Michelle Bachelet, kiu estis antaŭe Ministro pri Sano kaj poste pri Defendo en liaj registaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]