Ágoston Budó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Budó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1914 (1914-03-04)
en Budapeŝto
Morto 23-an de decembro 1969 (1969-12-23) (55-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Ágoston BUDÓ [Agoŝton], hungare Budó Ágoston estis hungara fizikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Memortabulo de Ágoston Budó

Ágoston Budó naskiĝis la 4-an de marto 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1969 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Budó frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1931-1936, poste li plulernis en Berlino helpe de stipendio. Inter 1940-1949 li instruis en universitato en Budapeŝto, poste en Debrecen, fine en Szeged. Li okupiĝis ekzemple pri dielektriko de molekulo. Li ofte havis eblecojn studvojaĝi al Sovetunio, Britio, Orienta Germanio, Francio, Pollando, Jugoslavio, Danio. Li ricevis premion Kossuth en 1951, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj verkoj angle, germane, hungare (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über die Triplett-Bandentermformel 1935
  • Die Rotationskonstanten… 1936
  • Über den Zeeman-Effekt 1936
  • A triplett molekulatermekről és triplett sávok intenzitásáról 1936
  • The influence of secondary fluorescence on the emission spectra of luminescent solutions 1956
  • Theoretische Mechanik 1969
  • Kísérleti fizika 1975, 1977, 1978

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szeged
  • premio "Budó Ágoston"

Fontoj[redakti | redakti fonton]