Mantak Chia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantak Chia
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1944 (1944-04-04) (79-jaraĝa)
en Bankoko
Lingvoj angla
Loĝloko Ĉiang Mai
Ŝtataneco Tajlando
Okupo
Okupo verkistoguruo • folklora kuracisto
TTT
Retejo https://www.mantakchia.com
vdr

Mantak Chia - naskiĝis la 4-an de aprilo 1944 en Tajlando - estas taoisma instruisto, loĝanta en Usono. Li kun sia edzino verkis librojn kun revolucia teorio pri seksumado. La ĉefa ideo estas, ke viroj eblas orgasmi sen ejakuli. Ĉi tio ebligas atingi plurajn orgasmojn kaj ne laciĝi pro seksumo. Viroj tre zorgas pri ne montri sian lacon al virinoj, do la teorio akiras altan popularon en moderna kapitalisma mondo. Krome, aŭtoro pruvas, ke vira orgasmo ne tre diferencas kontraŭ virina orgasmo, ekzemple, li montras, ke viroj ankaŭ havas ion similan al la punkto G, al la klitoro, ktp. Li rakontas, ke praaj taoistoj sciis pri la eblecon kaj sciis, kiel trejni ĝin.

S-ro Mantak Chia proponas novan orgasman specon - "tutkorpa orgasmo". Li proponas direkti energion de orgasmo por plibonigi laboreblon.

Trejno, kiun oni proponas, inkludas sinmasturbon kaj estas, ŝajnas, ne tre malfacila, la libroj estas verkitaj por simplaj laboristoj kaj ne tre filozofiemaj homoj. Sed, eble, ekzistas pli altaj niveloj al kiuj volas la verkisto dezirigi trejnantojn post atingi unuajn sukcesojn. S-ro Mantak Chia citas Jogon, ĉinajn luktoartojn, sciencajn eksperimentojn, ktp.