Mózes Rubinyi
Aspekto
Mózes Rubinyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1881 en Debrecen |
Morto | 29-an de septembro 1965 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B parcella, 9. sor, 2. sírhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | lingvisto literaturhistoriisto |
Mózes Rubinyi [mOzeŝ rubinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubinyi Mózes estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, instruisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.
Mózes Rubinyi naskiĝis la 1-an de aprilo 1881 en Debrecen. Li mortis la 26-an de septembro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mózes Rubinyi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto, fine li plulernis en Germanio. Inter 1903-1938 li instruis en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li havis postenon pri kulturo, ekde 1947 li instruis en universitato en Szeged. En la sama jaro li profesoriĝis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A moldvai csángókról (Pri ĉangohungaroj de Moldavio) 1900
- Die Csángó-Magyaren in der Moldau 1902
- Általános nyelvtudomány (Ĝenerala lingvoscio) 1906
- A világnyelv kérdése (Problemo pri mondolingvo) 1907, germane 1914
- Mikszáth Kálmán stílusa és nyelve (Stilo kaj lingvo de Kálmán Mikszáth) 1910
- Mikszáth Kálmán élete és művei (Vivo kaj verkoj de Kálmán Mikszáth) 1917
- Emlékezések és tanulmányok (Memoroj kaj studoj) 1962