Pál Bugát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Bugát
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1793 (1793-04-12)
en Gyöngyös
Morto 9-an de julio 1865 (1865-07-09) (72-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracistolingvisto
vdr

Pál BUGÁT, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bugát Pál estis hungara kuracisto, profesoro, lingvisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1830).

memorĉambro pri Pál Bugát

Pál Bugát [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1793 en Gyöngyös. Li mortis la 9-an de julio 1865 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Bugát frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Eger, universitaton en urbo Pest. En 1820 li iĝis okulkuracisto. Komence li instruis en la universitato, poste li kuracadis. En 1848 dum la liberecbatalo li estis ĉefkuracisto de Hungarlando, tial post la fiasko li ne rajtis instrui. En sia naskiĝurbo kaj en Buda li interesiĝis pri lingvoj, li lernis finne kaj turke. Li kreis hungarajn kuracistajn terminojn. Li ne havis filojn, sed li edukis 8 infanojn kiel siajn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az egészséges emberi test boncztudományának alapvonalai 1828 - tradukaĵo el la germana lingvo
  • Közönséges kórtudomány (Ordinara kuracoscienco) 1830
  • Organon grava tradukaĵo el la germana 1830
  • Magyar-deák és deák-magyar orvosi szókönyv (Hungara-latina kaj latina-hungara kuracistaj vortaroj) 1833
  • Természettudományi szóhalmaz (Naturscienca vortaro) 1844 premiita

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo
  • memorĉambro en Gyöngyös

Fontoj[redakti | redakti fonton]