José Sócrates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Sócrates
Persona informo
José Sócrates
Naskiĝo 6-an de septembro 1957 (1957-09-06) (66-jaraĝa)
en Alijó
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Instituto Superior de Engenharia de Coimbra • Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato de Lisbono • Universitato Teknika de Lisbono vd
Partio Portugala Socialista Partio vd
Subskribo José Sócrates
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Sócrates CARVALHO PINTO DE SOUSA (naskiĝis la 6-an de septembro 1957 en Vilar de Maçada) estas portugala politikisto, kaj estis ĉefministro de la respubliko de la 12-a de marto 2005 ĝis la 21-a de junio 2011.

NOTO: Kvankam lia paĉja familinomo estas PINTO DE SOUSA, li estas ĝenerale konata kiel José Sócrates

Li estas ano de la Portugala Socialista Partio de 1981 kaj deputito de 1987. En 1995 li estis membro de la registaro de António Guterres. En 2004 li fariĝis ĝenerala sekretario de la partio, kaj en 2005 li venkis en la parlamentaj balotadoj. Li estis ĉefministro ekde la 12-a de marto 2005.

Li venkis denove en la balotoj de la 27-a de septembro de 2009, kvankam sen absoluta plimulto.

La 23-an de marto 2011 li demisiis post kiam la parlamento refutis proponitan de li kontraŭkrizan planon[1]. La prezidento de la Respubliko kunvokis novajn balotojn por la 5-a de junio, en kiu la partio de Sócrates perdis, kaj tiu ĉi demisiis kiel gvidanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]