Ornato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liturgiaj ornatoj vestitaj dum Eŭkaristia Celebro, laŭ la eksterordinara formo de roma rito.

OrnatoLiturgia ornato (latine: paramento el verbo pararesignifanta “prepari”), en la la kristanaj eklezioj estas vesto kiu estas utiligita dum la liturgiaj ceremonioj de la celebranto aŭ de la messervantoj.

Historie oni preferis diri: ornato sankta; hodiaŭ, ankaŭ danke al la liturgia reformo, oni preferas sin servi per la sintagmo liturgia ornato.

Kelkaj el tiuj liturgiaj ornatoj estas en la liturgiaj koloroj de la kalendara periodo.[1]

La liturgia ornato, kiu servas ekskluzive nur por la liturgia ceremonio, malsamas ol tiuj aparte tipaj kiujn la klerikaro (diakonoj, presbiteroj, episkopoj, religiaj ordenoj, diversspecaj monaĥoj aŭ monaĥinoj ktp kutime vestas por substreki sian religian staton.

Latinaj liturgiaj ornatoj[redakti | redakti fonton]

De maldekstre: pluvialo, dalmatiko kaj kazublo.

La Katolika Eklezio de roma rito utiligas la jenajn ornatojn:

  • amikto: ĉiam blanka
  • albo, dirita ankaŭ blanka ĉemizo
  • liturgia zono: ĝenerale blanka sed eblas ankaŭ alikolora laŭ la taga liturgio
  • stolo: laŭ la liturgia koloro de la tago, ĝi estas vestita de la sacerdoto (pastro, presbitero) kaj diakono
  • kazublo: liturgia koloro de la tago; estas vestita de la sacerdoto
  • dalmatiko: liturgia koloro de la tago; estas surmetita de diakono
  • tunicelo: liturgia koloro de la tago; iam supumermita ankaŭ de la subdiakono, hodiaŭ estas metita sub la kazublo nur de la episkopo kaj indikas la plenecon de la sacerdoteco
  • pluvialo: koloro de la liturgia tago; estas surmetita anstataŭe de la kazubloalbo por liturgiaj ceremonio j kiuj ne estus la meso
  • surpliso: blanka koloro kaj surmetita, kiel ĥora vesto aŭ por liturgiaĵoj kiuj ne estus la meso, eventuale kun supre la stolo.
  • mitro: rezervita al la episkopo kaj al iuj abatoj
  • paliumo: rezervita al la papo, al la ĉefepiskopoj metropolitaj, al la kardinaloj kaj al iuj laŭvole de la papo
  • brusta kruco: surmetita de episkopoj ekstere de liturgiaj ceremonioj
  • humera vualo: uzata por liturgiaj agoj koncernantaj Eŭkaristion
  • episkopa bastono: uzata de la episkopo dum liturgiaj ceremonioj
  • racionalo: (privilegio de kelkaj episkopoj)
  • vertoĉapo: la koloro dependas de la rango de la kleriko
  • Bireto: la koloro dependas de la rango de la kleriko.

Pasinte en la katolika liturgio oni uzis ankaŭ:

Ekzistas krome ekleziaj vestoj kiuj ne apartenas al la amplekso de la liturgiaj ornatoj, kiel la sutano, la grekaĵo (surtuto) ktp

Orientekleziaj liturgiaj ornatoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj liturgiaj ornatoj uzitaj en la eklezioj de la bizanca rito katolikaj, ankaŭ aŭtonomaj, kaj ortodoksaj devenas el la vestaro uzitajn la Romia Imperio. Okcidento kaj Oriento en tio koincidas kaj montras la komunan originon. Nenio en la kristana liturgio estas sensignifa, des malpli la ornatoj utiligitaj en la Eklezioj.

Tiuj ornataj vestoj utilas do por distingomarki oficon aŭ funkcion ene de la Eklezio, same kiel la malsamaj uniformoj en la civita mondo. La liturgiaj koloroj, en Oriento, ne havas la saman fikson ol en Okcidento, en kiu kreiĝis rigideco post la Koncilio de Trento.[2] Oni vidu, en orientaj eklezioj:

  • La liturgia legisto vestas nigran “”rakson” kiu similas al ĥormantelo de la monaĥaro. En la slava tradicio la liturgia legisto ne vestas la rakson sed la stikarion.
  • Ankaŭ la subdiakono surmetas stikarion, kitelon kun striktaj manikoj ĉe la pojnoj kun stolo krucigita sur la brusto.
  • La diakono surmetas la stikarion sed kun manikoj pli larĝaj ol tiu de la subdiakono simila al la okcidenta dalmatiko, la stolon (diritan ankaŭ “horaro”), ĝi korespondas al okcidenta stolo poziciita sur la maldekstra ŝultro, lasita pendi sub la dekstra brako
  • La pastro surmetas stikarion (similan al la okcidenta kitelo), la stolon (similan al tiu porpastra okcidenta], la manikŝirmilojn, la 'epigonation' (honora distingo reprezentanta la spadon de la dia vorto), la zonon, la felonion (kiu korespondas al la okcidenta kazublo. [3]. La pastro orienta povas surmetis brustan krucon malsame ol tiu okcidenta.
  • La episkopo surmetas ĉiujn ornatojn de la pastro kun plue la Sakso (simila al tiuj surmetitaj dum la romia imperio, omoforion, la mitron, la episkopan bastonon kaj ankaŭ la trikerion kaj dikerion, la Sakon, la Omoforion (korespondas al la okcidenta paliumo) kaj aliajn apartajn ornatojn kiuj kutime korespondas al io simila en la liturgiaj ornatoj okcidenta.

La avanzanto laŭgrade en la sanktaj ordinoj konservas la rajton vestis porĉiam la ornatojn de la pasintaj gradoj: do la liturgia legisto la stikarion, la subdiakono la stolon-horaron, la diakono la stolon-horaron kaj stikarion kun epimanikia, la pastro la stikarion, stolon surmetita sur ambaŭ ŝultroj, la epimanikia kaj brustan krucon. la episkopo ĉion tion kaj siajn specifaĵojn kiuj estas la mitro, episkopa bastono...

Malsamaj distingoj varie ornamas abatojn kaj la varispecajn klerikojn. Ne ĉiuj tiuj ornatoj estas tute liturgiaj ornatoj, foje ili estas pli akademiaj ol ekleziaj.

Bildaro de ortodoksaj liturgiaj ornatoj[redakti | redakti fonton]

Pastro vestita por liturgii,
temas pri ĉefpastro
en Epigonation.
Pastro vestita por vesperaj preĝoj
kaj aliaj malpli gravaj servoj
Diakono vestita por liturgii Subdiakono vestita por liturgii Ministranto ĉe altaro/preparita por liturgii.

Liturgiaj ornatoj en anglikanaj kaj protestantaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Diversaj liturgiaj ornatoj estas komunaj al ĉiuj, aŭ al kelkaj, eklezioj (katolika, ortodoksa, anglikana, protestanta kaj aliaj. Tiaj estas la mitro kaj episkopa bastono por episkopoj, ekzemple, kaj la sutano, stolo, albo, brusta kruco.

Komunaj al la katolika, luterana kaj anglikana eklezioj[redakti | redakti fonton]

Ili estas: surpliso, pluvialo, solena surpliso, vertoĉapo, humera vualo, bireto.

Komunaj de anglikanoj kaj protestantoj[redakti | redakti fonton]

Racionalo, episkopaj gantoj, episkopaj sandaloj ...

Ornatoj en nekristanaj religioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiuj eklezioj havas sian apartan kalendarion. Vidu: Liturgia jaro de la Katolika Eklezio.
  2. [1] el kies datenoj estas eltiritaj preskaŭ tuta tiu artikolo.
  3. En la Romia Imperio tiu lasta vesto havis la funkcion de supertuto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Fonto de la artikolo.