Sakramentario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de la Sakramentario de Metz, 9-a jarcento.

Sakramentario estas liturgia libro; temas pri la libro de la celebranto, presbiteroepiskopo, kiu entenas la formulojn eŭkologiajn por la Eŭkaristio kaj por la Sakramentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gelasia Sakramentario[redakti | redakti fonton]

Gelasia Sakramentario – Frontospico kaj Incipit.

La plej antikva liturgia libro de la Katolika Eklezio atinginta la modernan epokon estas la Sacramentarium gelasianum vetus (Antikva Gelasia sakramentario).

Ĝi alvenis al oni tra la Latina regina vatikana kodekso 316, manuskripto de la 7-a aŭ 8-a jarcentoj kiu estis publikigita en 1680 iniciate de kardinalo Tomasi.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Gregoria Sakramentario[redakti | redakti fonton]

Alia fama Sakramentario estas tiu "Gregoria",[1] kiu alvenis ĝis nin tra diversaj manuskriptoj. Estas vasta opinio ke ili reproduktus ĉiuj la saman fonton, atribuitan al papo Gregorio la Granda (590-604), sed redaktita epoke de papo Honorio la 1-a (625-638). Ĝenerale la strukturo de tiu Gregoria diferencas el tiu Gelasia pro tri aspektoj:

  • la Gregoria ne estas dividita en libroj,[2]
  • havas unusolan preĝon antaŭ la preĝo sur la oferajoj;
  • indikas la "stacian meson", nome la loko kie la papo celebras en determinita tago.

La Gregoria estas ĝenerale libro pli simpla kaj malpli riĉa ol tiu Gelasia [3]

Du estas la precipaj tipoj de la Gregoria Sakramentario:

  • '"Hadriana"
  • "Padova"

La unua estas tiel nomata ĉar ĝi devenas el kopio de la aŭtenta Gregoria kiun papo Hadriano la 1-a (772-795) sendis al Karolo la Granda kiu tion al li petis kaj konservis en [Aachen]]. Fakte, ĉirkaŭ la finiĝo de la 8-a jarcento, imperiestro Karolo volis unuigi sian imperion kaj decidis adopti la roman riton por ke estu unika la liturgio en ĉiuj konkeritaj teritorioj. Tial li petis al papo Hadriano Sakramentarion kiu spegulu la liturgion de la Sidejo de Petro; kaj li vidis al si adresita la Gregorian Sakramentarion, tiun uzatan en tiu epoko en Romo. Tiu Sakremantario, jam reviziita plurfoje, estis denove adaptita al la bezonoj de la kutimoj de Frankoj. Tiu adapto estis farita de la palaca liturgiisto Alkuino kiu aldonis serion da adaptoj kiel apendicon al la Sakrametario sendita de Romo.

Tiel granda estis la fortuno de tiu suplemento de Alkuino ke, ekde 9-a jarcento, multaj apendicaj formuloj transiris al vera kaj propra teksto ĝis krei novan Sakramentarion, kompleta kunfandiĝo de la origina kaj de la Apendico (10-a jarcento).

La alia tipo de Gregoria Sakramentario estas tiu de Padovo [4], redaktita en Lieĝo ĉirkaŭ la duono de la 9-a jarcento kaj sekve portita al Verono, kun aldonaĵoj de la 10-a kaj 11-a jarcentoj.

Gelasiaj Sakramentarioj de la 8-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tria serio de Sakramentarioj estas konstituita el tiuj kiujn iam oni nomis Missalia regis Pipini (Sakramenarioj de reĝo Pipino). Ili originis el la fakto ke la Gelasia, kiel aliaj sakramentarioj, estis tuj disvastigitaj transalpen kaj abunde plukopiitaj kun diversaj aldonaĵoj variantaj laŭvole de la adoptantaj diocezoj. El tiuj kunfandiĝoj produktiĝis la tieldiritaj Gelasiaj Sakramentarioj de la 8-a jarcento:

En tiu serio da Sakramentarioj oni aranĝis multajn variaĵojn.

La uzo de la Sakramentarioj komencis malpliiĝi en la 10-a jarcento kiam naskiĝis la unuaj kompletaj meslibroj, kvankam oni daŭrigas ilin kopii ankaŭ en la estontaj jarcentoj.

Sakramentario de Sankta Gereono[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis pretigita por la preĝejo de Sankta Gereono en Kolonjo (Germanio) inter la jaroj 996 kaj 1002 kaj nune estas konservita en Parizo ĉe Bibliothèque nationale de France. La eroj rilataj al la plej gravaj festoj de la liturgia jaroj estas “iluminitaj”, nome miniaturitaj.

Tiu libro estas verko de diversaj artistoj, unu el tiuj realigis la Anunciacion, la Naskiĝon, la Maiestas Domini (Majeston de la Sinjoro) kaj la Pentekoston. Altavaloras la Simbolismo de la bildoj: la Anunciacio, ekzemple, estas enŝovita en kornico kun kvar sferoj ĉe la anguloj dum la [Virgulino Maria]] situas en la kolorverda spaco, kies formo aspektas valvo de ostro. Tia simbolismo estis uzita por substreki la virgecon ĉar laŭ antikvaj naturalistoj la perlo ene naskiĝus sen la parigo kun maskla partnero.

Sakramentario de sankta Gereono. Virgulino en la areo de valvo, signifanta virgecon (aŭ virgan patrinecon).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kies kompleta titolo sonas Liber Sacramentorum de circulo anni expositus, a santo Gregorio papa Romano editus.
  2. En la Gregoria la sanktulrita periodo miksiĝas kun la liturgio de la tempo, eĉ foje la Dimanĉoj difiniĝas per la nomo de la sanktulo jam celebrita (ekzemple, la apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kaj Sankta Laŭrenco).
  3. Estas fakte tre malgranda la nombro de la prefacoj, kaj malĉeestas la benoj sur la popolo, se ne tiuj de la karesma periodo.
  4. Identigita kiel D 47 de la Kapitola Biblioteko

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfio Massimo Martelli, Sacramentario Gelasiano, Cod.Vat.Reg.Lat.316: Primo testimone completo dell'esperimento della Liturgia Romana nella Gallia Precarolingia, Vita Trentina Editrice, Trento 2003
  • Crispino Valenzano, Nascita e sviluppo del libro liturgico, in Giuseppe Costa (cur.), Editoria, media e religione, Libreria Editrice Vaticana, Roma, 2009
  • Calkins, Robert G. "Stages of Execution: Procedures of Illumination as Revealed in an Unfinished Book of Hours."
  • Jean Deshusses, Benoit Darragon: Concordances et tableaŭ pour l'étude des grands sacramentaires, Bd. 1-6 (Spicilegii Friburgensis subsidia.) Éditions Universitaires, Fribourg/Suisse 1982-1983

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]