Ĝilo de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĝilo de Bretonio (france Gilles de Bretagne, 1420-1450) estis bretona princo, senjoro de Chantocé. Li estis la filo de Johano la Kvina, duko de Bretonio kaj de Johana de Francio, kaj frato de la dukoj Francisko la Unua kaj Petro la Dua.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Johano la Kvina, duko de Bretonio kaj de Johana de Francio, mem filino de la franca reĝo Karolo la Sesa, li estis Princo de Bretonio, sed ricevis de sia patro nur eta apanaĝo. Kiam lia frato Francisko la Unua dukiĝis en 1442, li sendis Ĝilon kiel ambasadoron ĉe la reĝo de Anglio Henriko la Sesa, kiu konsentis al li pension. Reveninte en Bretonion, Ĝilo forkaptis en 1444 la junan Franciskan de Dinan, 8-jaraĝa riĉa heredantino, al kiu li edziĝos. Tiel li akiris la baronlandon de Châteaubriant, kaj multajn lokojn en Bretonio, el kiuj la kastelo de Guildo (en Créhen nun en departemento Côtes-d'Armor).

Fariĝinta pli potenca, Ĝilo postulis de sia frato pli grandan parton de la heredaĵo. Sekve de rifuzo, li reproksimiĝis al la reĝo de Anglio kaj ofertis siajn servojn kaj disponigis ĉiujn lokojn, kiujn li posedis en Bretonio. Letero de la 5-a de julio 1445 estis interkaptita de la dukaj agentoj, kiu pardonis al sia juna frato nur post interveno de ilia onklo konestablo de Richemont.

La alveno de anglaj arkpafistoj de Normandio al la kastelo de Guildo ekkolerigis la « francan partion » estratan de Arturo de Montauban en la kortego de lia frato la duko, poste lia aresto laŭ ordono de la franca reĝo fare de admiralo Prigent de Coëtivy la 26-an de junio 1446. Li estis kondukita al Dinan, poste al Rennes, kie la duko rifuzis akcepti lin, fine al Châteaubriant. Liaj posedaĵoj kaj tiuj de Franciska de Dinan, lokita ĉe la dukino de Bretonio, estis konfiskitaj profite al Francisko la Dua.

Malgraŭ la interveno de konestablo de Richemont, la proceso pro perfido kaj majestatenco, esplorita de la ĝenerala prokuroro de Bretonio Olivier du Breil, komenciĝis en Redon la 31-an de julio 1446 antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Bretonio. Ili rifuzis juĝi Ĝilon, kiu taùmen restis en malliberejo laŭ ordono de sia frato, la duko. En 1447, Olivier du Breil rifuzis esplori novan proceson, sed Henriko la Sesa, angla reĝo minacis milite interveni en Bretonio por lia liberigo.

Gilles estis transmovita al la kastelo de Moncontour en oktobro 1448, sib la gardado de Olivier de Méel. Malbone traktita, li skribis en decembro al la franca reĝo Karolo la Sepa, kiu sendis admiralon Prigent de Coëtivy al la duko de Bretonio por peti la liberigon de Ĝilo. Coëtivy alvenis en Vannes en majo 1449 kaj gajnis la liberigon de Ĝilo, kiam Francisko la Unua ricevis falsan leteron de la angla reĝo, skribitan de iu Pierre La Rose, minacordonantan redoni Ĝilon. La liberigo de la princo estas haltigita de la duko, kolerigita per la letero.

Ĝilo estis poste transmovita al la kastelo de Touffou, poste al la kastelo de Hardouinaye. Liaj provosoj (Olivier de Méel, Jean Rageart, Roussel Malestouche, Jean de la Chèze, Oreille-Pelue...) provis mortigi lin per malsato, sed li ricevis helpon de malriĉulino. La 25-an de aprilo 1450, liaj provosoj strangolis lin en ties ĉelo. Olivier de Méel kaj ties komplicoj estis ekzekuciitaj laŭ ordono de Petro la Dua en Vannes la 8-an de junio 1451.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]