Béla Radvánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Radvánszky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1849 (1849-03-01)
en Sajókaza
Morto 2-an de majo 1906 (1906-05-02) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Paulina Tisza
Okupo
Okupo politikisto • kulturhistoriisto
vdr

Barono Béla Radvánszky [radvAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radvánszky Béla estis hungara literaturhistoriisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1879, honora en 1887, direktora en 1891). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis radványi kaj sajókazai.

Béla Radvánszky [1] naskiĝis la 1-an de marto 1849 en Sajókaza. Li mortis la 2-an de majo 1906 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Radvánszky frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest (urbo). Li jam tiutempe interesiĝis pri historio, li kolektis bibliotekon kaj li studis la historiajn sigelojn. Kiel riĉulo li studvojaĝis al Germanio, Belgio, Francio, Italio. Hejmenveninta en 1875 li estis elektita parlamenta deputito kaj samtempe li baroniĝis. En 1882 li ŝanĝis la parlamenton al departementestro de Zólyom (historia departemento). En 1895 li ricevis la titolon krongardisto, en la sama jaro li edziĝis. Post jaroj li iĝis senatano.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar családélet és háztartás a XVI. és XVII. században (Hungara familia vivo kaj mastrumado en la jarcentoj 16-a kaj 17-a), (1879-1880]
  • Magyar köriratú pecsétek a XIV. és XV. századból (1880)
  • Bethlen Gábor fejedelem udvartartása (Kortumo de duko Gabrielo Bethlen), (1888)
  • Régi magyar szakácskönyvek (Malnovaj hungaraj kuirlibroj), (1893)

Fontoj[redakti | redakti fonton]