Tibor Vámos
Tibor Vámos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1926 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de majo 2021 (94-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero • komputosciencisto |
Tibor Vámos [vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos Tibor estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1979) de Hungara Scienca Akademio.
Tibor Vámos [1] naskiĝis la 1-an de junio 1926 en Budapeŝto, mortis la 19-an de majo 2021.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tibor Vámos akiris diplomon en 1949 en teknika universitato en Budapeŝto, poste li eklaboris en fabriko. Li akiris PhD en 1958, li doktoriĝis en 1964 antaŭ la akademio. En 1964 li partoprenis en fondo de instituto. Li profesoriĝis en 1969 en la teknika universitato. Li instruis en Usono inter 1992-1994. Li okupiĝis precipe pri komputiloj kaj robotoj. Li ricevis premiojn inter 1983-2009, aparte menciinda svislanda premio en 1994.
Liaj elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Nagy ipari folyamatok irányítása, A számítógépes irányítás kezdő lépései (1970)
- Applications of Synactic Pattern Recognition (1977)
- Hazánk és a műszaki haladás (1984)
- Computer Epistemology (1991)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- biografio kun foto angle
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine