Nicolae Teclu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolae Teclu
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1839 (1839-10-11)
en Braŝovo
Morto 13-an de julio 1916 (1916-07-13) (76-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno • Teknika Universitato ĉe Vieno vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • arkitekto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolae Teclu [nikoˈla.e ˈteklu] (11-a de oktobro 1839, Kronŝtadt, Aŭstra imperio (hodiaŭ Brașov, Rumanio) - 13-a de julio 1916, Vieno, Aŭstrio-Hungario) estis rumana kemiisto, kiu donis sian nomon al tutmonde uzata gasbrulilo. Li studis kemion kaj arkitekturon. Daŭrigante sian karieron li iĝis profesoro por ĝenerala kaj kemia analizo en Vieno. Li sufiĉe multe kontribuis al la tutmonda evoluo de la kemio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la liceaj studoj en Braşov li studis kemion ĉe la Teknika Universitato de Vieno kaj poste transiris al arkitekturo ĉe la Akademio de Belartoj en Munkeno. Poste li reprenis la studadon de kemio en Vieno kie li doktoriĝis. Post mallonga tempo en Rumanio li revenis al Vieno kaj iĝis profesoro por ĝenerala kaj analitika kemio.

Liaj ĉefaj laborkampoj estis:

  • la rezisto de papero kaj lignofibroj
  • mineralaj pigmentoj
  • petroloj utiligataj por pentrado
  • bruligado de gasoj (alkanoj)

En 1892 li publikigis sian inventon de la gasbrulilo kun aparta mekanismo por kontroli la respektivajn kvantojn de metangaso kaj aero.[2]

Lia brulilo produktas pli varmegan flamon ol la brulilo de Bunsen kaj nuntempe estas multe uzata en laboratorioj de la tuta mondo.

Li inventis ankaŭ plurajn aliajn laboratoriajn aparatojn, kiuj estas konservataj ĉe la Universitato de Bukareŝto. Inter tiuj estas ilo por la detekto de metano, kaj alia por la preparado de ozono.[3]

Li estis elektita al la Rumana Akademio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biography of Nicolae Teclu (In Romanian). Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2014-02-02.
  2. Nicolae Teclu (1892). “Ein neuer Laboratoriums-Brenner”, J. Prakt. Chem. 45, p. 281. doi:10.1002/prac.18920450127. 
  3. Sumar al istoriei ştiinţei în oraşul Braşov