Bakĥantinoj (tragedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bakĥantinoj
Bakĥantinoj
Bakĥantinoj
Aŭtoro Eŭripido
Eldonjaro 1975
Urbo Glasgovo
Eldoninto Eldonejo Kardo
Paĝoj 40
ISBN 0 905149 00 9
vdr

Bakĥantinoj estas Esperanta traduko de unu el la plej famaj verkoj de Eŭripido. La koncerna tragedio estas elhelenigita de Albert Goodheir kaj eldonita de Eldonejo Kardo el Glasgovo, Skotujo en 1975.

En La bakĥantinoj, la ĥoro, kiu reprezentas la fanatikajn servistinojn de Dionizo, iĝis unu de la ĉefaj roluloj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En la 5-a jarcento antaŭ Kristo, la greka dramisto Eŭripido verkis sian tragedion Bakĥantinoj. En ĝi surscenigis la miton pri Penteo, reĝo de Tebo, kiu kontraŭstaras la kulton de Bakĥo. Lia patrino, frenezigite de tiu dio, murdas Penteon dum la ekstaza kulta danco, kredante ke li estas leono. La tradukinto eldiras en sia enkonduko la opinion, ke Eŭripido volis per tiu dramo esprimi ke "kiu ajn malŝatas la naturpotencon kiu estas Dionizio, invitas sian detruon. Sed ankaŭ kontraŭracia ekstazo, aperinte kiel naturidilio, ŝanĝiĝas en kolektivan perfortemon."
Traduki klasikan tragedion postulas tre grandan kapablecon. Speciale la lirikaj ĥorkantoj kaj la fulmaj pounuversaj dialogoj facile perdas iom de sia valoro. Goodheir konvinke pruvis sian kapablecon per tiu ĉi traduko. Tre sukcese li multloke konservis ekz. la ripeton de sama vorto en alia formo, ofte troviĝantan en la originalo. Kie li ne sukcesis pri tio, li tamen trovis kelkloke kompenson, ekz. per lerta apliko de afikso.
Prave li rezignis pri fideleco al la komplikaj metroj de la ĥoraĵoj, kiel faris ankaŭ D.B. Gregor en sia traduko de Reĝo Edipo kaj Antigona. Por kompensi tiun perdon Goodheir elektis asonancon. Per si mem tio ne estas malbona solvo, sed en multaj versoj la asonanco estas iom malforta. En la dialogoj la tradukinto admirinde sukcesis resti en la limoj de po unu verso, enhave kaj ritme; vere ne facila tasko! Ankaŭ en la monologoj ni rekonas la ritmon de la originalo, kvankam ne ĉiam en ĝia rigora formo.
Apenaŭ necesas diri ke la lingvaĵo estas bona. Nur unu makuleton mi trovis : en la 40-a verso "sian" devas esti "ĝian". Sed mi ne volas fini per ĉikano kaj volonte esprimas mian admiron kaj gratulon al la tradukinto. 
— aprilo 1976, A.J. Middelkoop, Esperanto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]