José de la Riva Agüero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de la Riva Agüero
Persona informo
José Mariano de la Riva-Agüero y Sánchez-Boquete
Naskiĝo 3-an de majo 1783 (1783-05-03)
en Limo
Morto 21-an de majo 1858 (1858-05-21) (75-jaraĝa)
en Limo
Tombo Presbítero Matias Aquino vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Familio
Infanoj José de la Riva Agüero y Looz Corswarem vd
Profesio
Okupo politikistooficiro • memuaristo vd
Verkado
Verkoj Q9027430 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Mariano de la Cruz de la Riva Agüero y Sánchez Boquete (Limo, 3-a de majo de 1783 - 25-a de majo de 1858), estis militisto kaj politikisto de Peruo. Li estis gravulo de la sendependigo hispanamerika, kaj Prezidento de Peruo en 1823. Nome ĝi estis la unua ŝtatestro perua kiu havis la titolon Presidente de la República kaj portis la dukoloran prezidentan bendon kiel distingilo de la povo, kvankam ĝi estis de facto, tio estas, naskita el puĉo kaj ne el popola volo esprimita per balotado.

Li estis kriolo apartenanta al nobela familio lima, kaj klara partiano de la sendependentista idearo ekde tre juna. Estis en Hispanio en tempo de la invado napoleona, aliĝis al framasonaj logioj kiuj tiam laboris favore de la sendependigo de Ameriko. En 1810 li revenis al Peruo, kaj ekde tiam kaj ĝis la alveno de la Libertador (liberigisto) José de San Martín estis la ĉefa gravulo de la konspiroj kontraŭkoloniaj en Limo, direktante la framasonan Logia de los Copetudos. Li kunlaboris kun San Martín antaŭ kaj malantaŭ ties alveno al Peruo. Starigita le Protektorato, li estis nomumita Prezidanto (Prefecto) de la Lima Regiono. Post la unua puĉo de la historio respublika perua, li estis nomumita Prezidento de la Respubliko, nome la unua perua kiu okupis tiun altan rangon (28-a de februaro de 1823). Li deziris finigi la Sendependigon de Peruo sen apogo de eksterlandaj trupoj kaj per la peno nur de peruanoj mem, organizante la Segunda Campaña de Intermedios, sed li malsukcesis. La malkonsento kun la Kongreso kaj la alveno de Simón Bolívar markis la finon de lia registaro kaj lian elterigon al Guajakilo, unue, kaj al Eŭropo poste, kie li loĝis ĝis 1828, kiam li revenis al Ameriko. Li iris unue al Ĉilio kaj poste revenis al Peruo en 1833, iĝis elektita deputito a la Konvencio kiu realigis lin al la armeo kun titolo de Gran Mariscal (granda marŝslo). Partiano de la prezidento Luis José de Orbegoso li estis ambasadoro en Ĉilio kaj dum la epoko de la Peru-Bolivia Konfederacio li estis Prezidento de la Ŝtato Nord-perua. Post la fino de tiu politika ento li iris denove al Ekvadoro. Kiam li revenis en 1843, li retiriĝis al la privata vivo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Basadre, Jorge: Historia de la República del Perú. 1822 - 1933, Octava Edición, corregida y aumentada. Tomo 1 y 2. Editada por el Diario "La República" de Lima y la Universidad "Ricardo Palma". Impreso en Santiago de Chile, 1998.
  • Chirinos Soto, Enrique: Historia de la República (1821-1930). Tomo I. Lima, AFA Editores Importadores S.A., 1985.
  • De la Puente Candamo, José Agustín: Historia General del Perú. Tomo VI. La Independencia. Lima, Editorial BRASA S.A., 1993.
  • Quiroz Chueca, Francisco: De la colonia a la República Independiente. Incluida en: Historia del Perú. Lima, Lexus Editores, 2000. ISBN 9972-625-35-4
  • Tauro del Pino, Alberto: Enciclopedia Ilustrada del Perú. Tercera Edición. Tomo 14, QUI-SAL. Lima, PEISA, 2001. ISBN 9972-40-163-3
  • Vargas Ugarte, Rubén: Historia General del Perú. Sexto Tomo. Tercera Edición. Editor Carlos Milla Batres. Lima, Perú, 1981. ISBN 84-499-4818-5
  • Kelkaj aŭtoroj: Grandes Forjadores del Perú. Lima, Lexus Editores, 2000. ISBN 9972-625-50-8